Fontiveros [fontiBEros] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La MorañaKomarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Ĝi estas konata kiel naskoloko de la fama mistikisma poeto Johano de la Kruco.

Fontiveros
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05310
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 716  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 4° 59′ U (mapo)40.933333333333-4.9902777777778 [+]
Alto 888 m [+]
Areo 36 km² (3 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fontiveros (Provinco Avilo)
Fontiveros (Provinco Avilo)
DEC
Situo de Fontiveros
Fontiveros (Hispanio)
Fontiveros (Hispanio)
DEC
Situo de Fontiveros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fontiveros [+]
vdr
Fontiveros en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Arévalo norde, brune.
Preĝejo.
Turo de la preĝejo.
Monumento al Johano de la Kruco.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 36,42 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 734 loĝantojn. Ĝi perdis 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 51 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Cisla, Cantiveros, Muñosancho, Constanzana, Rivilla de Barajas, Crespos kaj Collado de Contreras.

Historio kaj etimologio

redakti

La nomo Fontiveros plej verŝajne havas latinan devenon (Fons Tiberi, kiu signifus 'fonton de Tiberio'). Alia teorio indikas, ke eble temas pri aludo al reloĝantoj el nordo ekzemple el Fontibre (Kantabrio), kies nomo signifas 'fonto de Ebro', kaj alia teorio sugestas pranomon Iturbero (varma fonto el eŭska).

La toponimo aperas por la unua fojo kiel Fuentyvessos en dokumento de la 13-a jarcento de la Katedralo de Avilo. Poste, dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj, aperas en la dokumentoj kiel Ontiveros aŭ Hontiveros, por kiuj pro la evoluo de la kastilia, la «f» iĝis «h», pro ebla influo de la eŭska.

Estas restaĵoj de romia loĝado. En Mezepoko okazis la reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Estas rakonto de okazaĵo okazinta en 1116.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ

redakti