Fontibre estas vilaĝo en la municipo Hermandad de Campoo de Suso, je 3 km de Reinosa, en Kantabrio (Hispanio).

Fontibre
loĝloko
Administrado
Poŝtkodo 39212
Demografio
Geografio
Geografia situo 43° 1′ N, 4° 11′ U (mapo)43.0175-4.1877777777778Koordinatoj: 43° 1′ N, 4° 11′ U (mapo) [+]
Fontibre (Kantabrio)
Fontibre (Kantabrio)
DEC
Fontibre
Fontibre
Situo de Fontibre
Fontibre (Hispanio)
Fontibre (Hispanio)
DEC
Fontibre
Fontibre
Situo de Fontibre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fontibre [+]
vdr
Fonto de la rivero Ebro, en Fontibre.

Ĝi situas en la centro de la distrikto Valo de Campoo, je 930 m de alteco, inter la montoj La Guariza (sude) kaj la montoj Arbejón kaj Campana (norde), en kies flankoj abundas fagoj kaj kverkoj. La kalkoŝtonaj materialoj estas abundaj kaj tio klarigas la formiĝon de la fonto de la rivero Ebro (fakte, simpla reapero de la rivero Híjar).

En 2004 ĝi havis 87 loĝantojn. Agrikulturo estas la plej elstara ekonomia fonto. La plej grava festaĵo estas la tago de Sankta Fernando, celebrita la 30-an de majo.

La nomo Fontibre devenas de la latina Fontes Iberis (Fontoj de Ebro), kiu estis frue citita de Plinio la pli maljuna, kiu indikis ĝin proksima de la romia urbo Juliobriga.

En Fontibre elstaras la kirko de Sankta Felikso (San Félix), datita de la 12-a jarcento, kaj ties retablo, de la 18-a jarcento. La vilaĝo estas fama pro akva elŝprucejo, kiun oni tradicie konsideras la naskofonto de la rivero Ebro (kvankam al ĝi alflugas la rivero Híjar, pli akvoabunda kaj kun pli alta fonto). Apud la fonto estas populara parko.

Bildoj redakti