Nava de Arévalo [NAba deaREbalo] estas municipo en la nordoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La MorañaKomarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Nava de Arévalo estas komprenebla kiel Altbieno de Arévalo.

Nava de Arévalo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05216
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 677  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 59′ N, 4° 47′ U (mapo)40.978333333333-4.7758333333333 [+]
Alto 832 m [+]
Areo 58,26 km² (5 826 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nava de Arévalo (Provinco Avilo)
Nava de Arévalo (Provinco Avilo)
DEC
Situo de Nava de Arévalo
Nava de Arévalo (Hispanio)
Nava de Arévalo (Hispanio)
DEC
Situo de Nava de Arévalo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nava de Arévalo [+]
vdr
Nava de Arévalo en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Arévalo norde, brune.
Preĝejo de Palacios Rubios.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Nava de Arévalo, Magazos, Noharre, Palacios Rubios kaj Vinaderos, okupas totalan areon de 58,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 714 loĝantojn. Ĝi akiris 1 500 loĝantojn el la mezo de la 19-a jarcento al la mezo de la 20-a jarcento, sed poste ĝi perdis 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 50 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Aldeaseca, Arévalo, Langa, San Vicente de Arévalo, Pedro-Rodríguez kaj Tiñosillos.

Historio

redakti

Oni trovis romiajn restaĵojn en Magazos. Palacios Rubios jam estis loĝata en la 12-a jarcento.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La deveno de la domaro estas rilata al setlejo de kamparanoj kiuj laboris por la feŭdaj senjoroj de Arévalo. Tial Nava de Arévalo aperas en la 17-ajarcento kiel Pinar de Arévalo (Pinaro de Arévalo). El historia pasinteco restis preĝejo kun mudeĥaraj elementoj kaj baroka retablo.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ

redakti