Flores de Ávila
Flores de Ávila [FLOres deAbila] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Flores de Ávila estas etimologie komprenebla kiel Floroj de Avilo. Iam la nomo estis Vellacos.
Flores de Ávila | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05370 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 271 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 56′ N, 5° 5′ U (mapo)40.933333333333-5.0788888888889Koordinatoj: 40° 56′ N, 5° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 898 m [+] | ||
Areo | 43 km² (4 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Flores de Ávila [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Flores de Ávila kaj la submunicipo El Ajo (La Ajlo) je 4 km norde de la urbakerno, okupas totalan areon de 43,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 287 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 58 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Paradinas de San Juan (Salamanca), Rágama (Salamanca), Rasueros, Mamblas, Cisla, Cantaracillo (Salamanca), Muñosancho, Gimialcón, Salvadiós kaj Muñosancho.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj, bovoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).