Madrigal de las Altas Torres

Madrigal de las Altas Torres [madriGAL delasaltasTOres] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La MorañaKomarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. La termino Madrigal estis rilatita al pluvosulko kiel ĉe Madrido kaj Madrigal de la Vera, dum de las Altas Torres (de la Altaj Turoj) rilatis al la mezepoka fortikaĵo.

Madrigal de las Altas Torres
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05220
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 338  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 5° 0′ U (mapo)41.089444444444-4.9988888888889Koordinatoj: 41° 5′ N, 5° 0′ U (mapo) [+]
Alto 808 m [+]
Areo 106 km² (10 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Madrigal de las Altas Torres (Provinco Avilo)
Madrigal de las Altas Torres (Provinco Avilo)
DEC
Madrigal de las Altas Torres
Madrigal de las Altas Torres
Situo de Madrigal de las Altas Torres
Madrigal de las Altas Torres (Hispanio)
Madrigal de las Altas Torres (Hispanio)
DEC
Madrigal de las Altas Torres
Madrigal de las Altas Torres
Situo de Madrigal de las Altas Torres

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Madrigal de las Altas Torres [+]
vdr

Ĉi tie naskiĝis la fama reĝino Isabel la Katolika la 22an de Aprilo 1451.

Ruĝe, Madrigal en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Arévalo norde, brune.
Pordego de Cantalapiedra.
Pordego de Arévalo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko (sed estas ankaŭ loĝloko El Villar de Matacabras je 3 km de la urbokerno, nun preskaŭ senhoma), okupas totalan areon de 106,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 380 loĝantojn. Ĝi perdis 2 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 74 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Carpio (Valladolid), Fresno el Viejo (Valladolid), Bobadilla del Campo (Valladolid), Moraleja de Matacabras, Blasconuño de Matacabras, Cantalapiedra (Salamanca), Castellanos de Zapardiel, Horcajo de las Torres, Rasueros, Mamblas, Bercial de Zapardiel, kaj Barromán.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Ĝi estas sendependa el Arévalo ekde 1017 kaj en 1302 revenis al jurisdikcio de Arévalo. En Madrigal naskiĝis la fama reĝino Isabel la Katolika la 22an de Aprilo 1451. El historia pasinteco restis murego, monaĥejo, preĝejoj kaj multaj aliaj vidindaĵoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti