Centra Sistemo

La Centra Sistemo estas montarĉeno situa en la centro de la Iberia Duoninsulo kiu havas orientigon okcidente-oriente en ties okcidenta duono, kaj orientigo sudokcidente-nordoriente en ties orienta duono. Ĝi estas proksimume longa 600 km el la centro de Portugalio al la Iberia Montĉenaro, situa en la nordorienta centro de Hispanio. Ĝi konsistigas la naturan separilon inter Kastilio-Leono, norde, kaj Kastilio-Manĉo, Regiono de Madrido kaj Ekstremaduro, sude. Ĝi reprezentas ankaŭ la dividon de la Hispana Centra Altebenaĵo inter ties norda kaj suda duonoj. Krom iaj esceptoj, ĝi konstituas dividon inter la baseoj de la riveroj Doŭro kaj Taĵo.

Centra Sistemo
montara sistemo
supermara alteco

2 592 m

Geografia situo 40° 15′ N, 5° 18′ U (mapo)40.24666667-5.29777778Koordinatoj: 40° 15′ N, 5° 18′ U (mapo) f4
Centra Sistemo (Hispanio)
Centra Sistemo (Hispanio)
DEC
Centra Sistemo
Centra Sistemo
Situo de Centra Sistemo
Map
Centra Sistemo
vdr
Ĉefaj montarĉenoj de la Centra Sistemo.
Montopinto Almanzor, la plej alta monto de la Sierra de Gredos kaj de la Centra Sistemo.
La Pedriza, elstara zono de la Sierra de Guadarrama (orienta zono de la Centra Sistemo).

La plej alta pinto de la sistemo estas tiu de Monto Almanzor (2.592 m), situa en la Sierra de Gredos. La montoĉeno subdividiĝas en pli malgrandaj montoĉenoj separataj inter si de grandaj valoj aŭ montopasejoj. El ĉiuj tiuj, la plej gravaj laŭ etendo estas la jenaj, laŭ ordo de okcidente orienten: Montoĉeno de la Stelo kaj Gredos en la okcidenta duono, kaj Guadarrama kaj Ayllón en la orienta. La bazo de tiuj montoj fluktuas de la 500 al 1,200 metroj super marnivelo.

La hispana termino "Sistema Central" estas akademia termino kiun la lokaj loĝantoj ne uzas, dum ili nomigas precize la diversajn montoĉenojn el kiuj komponiĝas la sistemo kaj ne estas konsciaj pri la tuto. El okcidento orienten la montoĉenoj estas la jenaj: