Malfermi la ĉefan menuon

La sierra de Pela estas la montaro plej orienta kaj plej malalta de la Centra Sistemo de Hispanio, kun deklivaroj al la baseno de la rivero Douro, norde, kaj al la baseno de la rivero Taĵo, sude. Ĝi etendas linie el okcidento orienten laŭlonge de ĉirkaŭ 35 km inter la provincoj Segovio, Sorio kaj Gvadalaĥaro, el Santibáñez de Ayllón al Romanillos de Atienza, kaj ĝi komponiĝas siavice el tri subsierras (submontaroj), tiu de Grado okcidente, tiu de Pela en la centro kaj tiu Bulejo oriente. ĝi limas okcidente kun la sierra de Ayllón; sude kun la valoj de la riveroj Pelagallinas, Bornova kaj Cañamares kaj kun la montaroj Alto Rey kaj Bodera; oriente kun la altaĵoj de Barahona kaj la sierra Ministra, kiuj estas ligiloj inter la sistemoj Centra kaj Iberia, kaj norde kun la komarko Tierras del Burgo.

Ĝiaj plej altaj altaĵoj troviĝas en la zonoj okcidenta kaj centra, kaj oni descendas laŭ oni etendas al oriento kie la altaĵoj estas malpli altaj. Elstaras, de okcidento orienten, la montopintoj Grado (1.513 m) kaj Rivilla (1.506 m) en la sierra de Grado; Ribalópez (1.521 m), La Peñota (1.485 m), la Sima de Somolinos (la plel alta altaĵo de la sierra kun 1.548 m), Pico del Ceño (1.529 m) kaj Portillo (1.540 m) en la centra zono, kaj Cabeza Alta (1.475 m) kaj Torreplazo (1.427 m) en la sierra Bulejo.