Sierra de Gata

komarko

La Sierra de Gata estas unu de la komarkoj aŭ distriktoj de Ekstremaduro, en la nordookcidenta areo de la provinco de Cáceres en Ekstremaduro, Hispanio. Ĝi ricevas la nomon de la montaro Sierra de Gata. Ĝi limas norde kun la provinco de Salamanca, okcidente kun Portugalio kaj oriente kun la komarkoj de Las Hurdes, de Tierras de Granadilla kaj de Valo de Alagón kaj sude, kun la komarko de Tierra de Alcántara.

Sierra de Gata
Natura komarko

LandoHispanio
RegionojEkstremaduro, Provinco Cáceres

- koordinatoj40° N, 7° U (mapo)40.23333333-6.75Koordinatoj: 40° N, 7° U (mapo)
Areo1 254 km² (125 400 ha) [+]


Sierra de Gata (Tero)
Sierra de Gata (Tero)

Sierra de Gata (Ekstremaduro)
Sierra de Gata (Ekstremaduro)
DEC

Map
Sierra de Gata

Vikimedia Komunejo:  Sierra de Gata [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Komarko de Sierra de Gata.

Temas pri teritorio kun diverseco de pejzaĝjoj kaj flaŭro. Ĝi havas gravajn resursojn hidrografiajn, kun du ĉefaj basenoj: nome la rivero Arrago kaj la rivero Erjas. Ĝi havas ankaŭ gravan arkitektan heredaĵon en kelkaj el siaj vilaĝoj, ĉefe en San Martín de Trevejo, Torre de Don Miguel, Trevejo, Robledillo de Gata... La jarcenta izoliĝo (ĝis la punkto ke nur tie konserviĝas lingva fosilio kia estas dialekto Fala) faras de la loko netuŝita natura rezervejo kaj kie estas ankoraŭ aŭtentaj formoj de rura vivo. Tiele ege eblas rura turismo.

Tipa pejzaĝo de Sierra de Gata: Rivero, olivmuelejo de Eljas
Vilaĝoj kaj domaroj Pop. (2007) Surfaco km² Dialekta nomo
Acebo 709 57,2 L’Acebu
Cadalso 547 7 Cadarsu
Cañadas 74 - -
Cilleros 2.043 208,2 Cillerus
Descargamaría 233 49,92 -
Eljas 1.065 33 As Ellas
Gata 1.071 94,18 -
Hernán-Pérez 525 35,76 Jerranperis
Hoyos 979 15 Joyus
Malladas - - -
La Mata - - -
Moheda de Gata 631 - La Mueda
Moraleja 7.075 147,6 -
Parrera - - -
Pedrizas - - -
Perales del Puerto 988 36,28 Peralis
Porciones - - -
La Quinta 39 - -
Robledillo de Gata 131 31,07 Robleíllu
Rozacorderos - - -
San Martín de Trevejo 919 23,82 Sa Martín de Trebellu
Santibáñez el Alto 458 99,07 Santibañis l’Altu
El Soto 9 - U Soitu
Torre de Don Miguel 616 12 La Torri
Torrecilla de los Ángeles 688 43,29 Torrecilla de los Ángilis
Trevejo 24 - Treveju
Valverde del Fresno 2.547 197 Valverdi du Fresnu
Vegaviana 844 - -
Villamiel 686 73 -
Villanueva de la Sierra 546 44 Villanueva
Villasbuenas de Gata 475 47 Villasgüenas
TOTALO 23.922 1.254,39

Vidu ankaŭ Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti


 
Komarkoj de Ekstremaduro
 
Komarkoj de Cáceres
Valo de Alagón | Tierra de Alcántara | Valo de Ambroz | Campo Arañuelo | Llanos de Cáceres | Sierra de Gata | Tierras de Granadilla | Hurdes | Ibores | Valo de Jerte | Tierra de Trujillo | Distrikto de Valencia de Alcántara | La Vera | Villuercas

Komarkoj de Badaĥozo
Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión