Tiu ĉi artikolo temas pri neŭrologia fenomeno. Por la plantgenro, vidu Alismo (genro).

Alismo estas neŭrologia fenomeno karakterizita de la manko de aŭtismaj simptomoj, do la malo de aŭtismo.

La vorto estas elpensita de la aŭtismulo Andrew Main en 2003, kiu verkis parodian esploron, kiu identigas alismon kiel "denaskan neŭrologian perturbon, kiu malfavore efikas multajn cerbajn funkciojn". La greka "auto-" signifas "mem", dum la greka "allo-" signifas "alia".

La termino "alismo" iĝis populara en la movado por aŭtismulaj rajtoj.

Simila koncepto estas neŭrotipikeco, por homoj, kiuj evoluis tipike. Oni povas esti alista sed ne neŭrotipika, se li havas alian neŭrologian perturbon.

Vidu ankaŭ redakti