Alkonosto estas legenda birdo en slava mitologio. Ĝi havas la korpon de birdo kaj la vizaĝon de virino. La nomo alkonosto venas de la nomo de la Greka duondiino Alkiono, kiun laŭ greka mito alformiĝis al alciono. Alkonosto reproduktas per ovoj kiujn ŝi demetas sur marbordon kaj poste ilin metas en maron. Tiu maro sekve estas trankvila dum ses aŭ sep tagoj, post kiam la ovoj haĉas kaj tempesto alvenas. Laŭ la Rusa Ortodoksa Eklezio, la alkonosto personigas la volon de Dio. Ĝi loĝas en la paradizo sed aperas en nia mondo por liveri mesaĝojn. Ĝia voĉo estas tiel dolĉa, ke iu ajn aŭdante ĝin povas forgesi ĉion. Male al sirino, alia simila estulo, ĝi ne estas malbona.

Alkonosto
mita birdo
Informoj
vdr
Alkonosto