Malfermi la ĉefan menuon

Alkusajs

(Alidirektita el Alkusajs Unua)

AlkusajsAl Kusajs (en araba: اﻟﻘﺼﻴﺺ) estas distrikto en orienta Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), nome en Dejra. Tiu estas komunumo kiu limas kun Hor Alanz kaj Altŭar kaj siavice estas subdividata en loĝeja (Alkusajs) kaj industria (Alkusajs Industria Zono) areoj.

Alkusajs
Dubai Bus on 31 December 2007 Pict 3.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 17′ N, 55° 22′ O25.2781555.372080555556Koordinatoj: 25° 17′ N, 55° 22′ O [+]
Situo de Alkusajs
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Al Qusais [+]
Information icon.svg
vdr

KvartalojRedakti

La loĝejaj areoj estas subdividataj en la jenaj kvartaloj:

  • Alkusajs Unua
  • Alkusajs Dua
  • Alkusajs Tria

La industriaj areoj estas subdividataj en la jenaj kvartaloj:

  • Alkusajs Industria Unua
  • Alkusajs Industria Dua
  • Alkusajs Industria Tria
  • Alkusajs Industria Kvara
  • Alkusajs Industria Kvina

La industriaj areoj najbaras al la industriaj areoj de la emirlando Ŝarĵo.

ServojRedakti

Edukado funkcias en kelkaj publikaj kaj privataj lernejoj. Estas arabaj, aŭstraliaj, britaj, usonaj kaj hindiaj lernejoj. Estas ankaŭ variaj privataj institutoj kiuj havigas instruadon pri danco, muziko, arto kaj komputado.

Por transporto estas kvin metro-stacioj, buso, taksioj, kaj facila alirado al la flughaveno. Krome estas vendejoj kaj sanservaj instalaĵoj.