Allô la planète
Allô la planète estas radio-elsendo dissendita de la franca radiostacio France Inter, inter 23h15 kaj 1h00 matene, inter lundo kaj ĵaŭdo (inter lundo kaj vendredo ĝis junio de 2009). La elsendo, prezentita de Éric Lange, ekis en septembro de 2006.
Allô la planète | |
---|---|
Francio | |
Franca | |
Elsendo | |
Éric Lange | |
septembro de 2006 | |
Daŭre dissendita | |
ĉe France Inter | |
France Inter | |
de lundo ĝis ĵaŭdo, inter 23:15 kaj 01:00 | |
RSS-fluo |
La ĉeftemo de la elsendo estas ricevi alvokojn de aŭskultantoj el la tuta monto, kiuj rakontas iliajn vojaĝojn, laborojn, spertojn kiujn ili travivas ĉiutage aŭ ankaŭ aktualaĵojn de la lando kie ili loĝas aŭ vojaĝas. Oni povas reagi libere bonhumore pere de retpoŝto, telefon-alvoko, komento ĉe la retejo. Tiel la retejo ĝisdatiĝas kun tekstoj kaj fotoj senditaj de la aŭskultantoj.
Ĉiutage okazas alvokoj kiel "Mesaĝo en botelo", alivorte aŭskultanto kiu bezonas helpon. Ekzemple, iu kiu baldaŭ foriros alilande kaj petas helpon al aliaj aŭskultantoj kiuj loĝas aŭ loĝis en tiu lando por trovi loĝejon aŭ informojn por adaptiĝi.
Aranĝo
redakti- Produktisto kaj prezentisto: Eric Lange
- Reĝisoro: Adèle
- Produkt-helpantoj: Aneka Bodocco et Christophe Mager
- Muzika programo: Gilles Perron
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala paĝo ĉe la retejo de Radio France
- La retejo de aŭskultantoj (Januaro de 2007) Arkivigite je 2010-08-08 per la retarkivo Wayback Machine