Almáchar [alMAĉar] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Almáchar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29718
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 848  (2023) [+]
Loĝdenso 129 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 49′ N, 4° 13′ U (mapo)36.8092232-4.2159077Koordinatoj: 36° 49′ N, 4° 13′ U (mapo) [+]
Alto 246 m [+]
Areo 14,3 km² (1 430 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almáchar (Malago)
Almáchar (Malago)
DEC
Almáchar
Almáchar
Situo de Almáchar
Almáchar (Hispanio)
Almáchar (Hispanio)
DEC
Almáchar
Almáchar
Situo de Almáchar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almáchar [+]
vdr
Almáchar en la provinco Malago.

Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIa].[1] Ŝosee Almáchar estas je nur 35 kilometroj de la provinca ĉefurbo Malago kaj je 566 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo. Laŭ la popolnombrado de la INE de 2017, Almáchar havas 1814 loĝantojn. Ties areo estas de 14,4 km² kaj ĝi havas densecon de 125,97 loĝ/km². Ties koordinatoj estas 36º48' N, 4º 13' O. Ĝi estas je altitudo de 246 metroj super marnivelo.

La ekonomio estas bazata sur la agrikulturo, kun areo de herbaj kultivoj de 79 hektaroj (ĉefe fazeoloj kun 20 hektaroj) kaj areo de arbaj kultivoj de 930 hektaroj (ĉefe avokado kaj mango kun 250 hektaroj kaj vitejoj de vinberoj por produkti sekajn vinberojn kun 297 hektaroj). Estas ankaŭ malgranda proporcio de olivarboj kaj migdalarboj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti