Almendros
Almendros (Migdalarboj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Almendros | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16420 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Acisclo Jiménez Rodríguez (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 275 (2013) | ||
Loĝdenso | 4,37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 55′ N, 2° 53′ U (mapo)39.9205624-2.8849394 [+] | ||
Alto | 890 m [+] | ||
Areo | 62,9 km² (6 290 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/57/Localizaci%C3%B3n_de_la_provincia_de_Cuenca.svg/250px-Localizaci%C3%B3n_de_la_provincia_de_Cuenca.svg.png)
Loĝantoj
redaktiLa loĝanto nomiĝas Almendruquero. La censita loĝantaro en 2013 estis de 275 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,37 loĝ/km².
Situo
redaktiAlmendros estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la okcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 890 m; je 83 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 62.9 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°55′14″N 2°53′6″O.
Almendros troviĝas je malpli ol 4 km el Villarrubio kaj Tribaldos kaj je malpli ol 7 el Uclés kaj Torrubia del Campo. Saelices, kun la romiaj ruinoj de Segóbriga, estas je 7 km.
Historio
redaktiMeze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Almendros, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Almendros kie oni falis al la nunaj 275.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis de dekstraj partioj, nome Carlos Peña el 1981 al 1995 (3 fojojn kaj duono) kaj Acisclo Jiménez Rodríguez (PP) el 1995 ĝis nun (kvinfoje).
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Notoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Retejo pri Almendros Arkivigite je 2011-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
- En turismo de Castilla la Mancha