Alois Schertzinger

Alois SCHERTZINGER (* naskiĝinta la 13-an de julio 1787 en Gütenbach, mortinta la 24-an de februaro 1864 en Sarata/Buĝak[1]) estis germana horloĝisto, kapelmajstro kaj kunfondinto de la germana setlejo Sarata en Besarabio.

Alois Schertzinger
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1787 (1787-07-13)
en Gütenbach
Morto 12-an de februaro 1864 (1864-02-12) (76-jaraĝa)
en Sarata
Okupo
Okupo horloĝisto
vdr

Vivo redakti

Post trejniĝo horloĝista Schertzinger elmigris en la aĝo de 17 jaroj al Sankt-Peterburgo kie li distingitis pro elstaraj konoj kaj taksitis lerta majstro. Li ankaŭ bonege ludis violonon kaj partoprenis kelkajn koncertojn. Pro tia talento li intertempe estis kapelmajstro ĉe la kortego de caro Aleksandro la 1-a.

En Sankt-Peterburgo li renkontis la predikiston kaj karisman katolikan pastron Ignaz Lindl kun kiu li amikiĝis. Kiam Lindl decidis iri suden por fondi en Novorusio komunumon de germanaj elmigremuloj Schertzinger estis de akompano. Schertzinger eĉ faris konkretajn vilaĝajn aranĝplanojn kiuj efektiviĝis en 1822. Konante la rusan lingvon kaj havante bonajn organizadspertojn pri havigo de konstrumaterialoj li estis gravega por la tuta eksperimento. En la 27.8.1822 li nuptis la el Langenbrücken devenantan Marianna Schäfer (1805-1888) kun kiu li havis tri infanojn.[2]

Schertzinger estis por pli 19 jaroj asistanto de Gottlieb Veygel, urbestro de Sarata kaj ofte komisiito de la komunumo ĉe la landa tribunalo je Akkerman. Malgraŭ publika estimiĝo komunumfondo-meritoj li retiriĝis trista pro ofendiĝo.

Honoroj redakti

La rusa caro aljuĝis al li arĝentan medalon kiun nur malmultaj besarabigermanoj ricevis.

Literaturo redakti

  • Christian Fieß: Heimatbuch Sarata: 1822-1940, Mühlacker, 1979 (memeldono)

Notoj redakti

  1. Sächsisches Staatsarchiv, Staatsarchiv Leipzig, 21962 Familiengeschichtliche Sammlungen des Reichssippenamtes, Kirchenbücher, Nr. KB Bessarabien 3527, 6/1864
  2. Sächsisches Staatsarchiv, Staatsarchiv Leipzig, 21962 Familiengeschichtliche Sammlungen des Reichssippenamtes, Kirchenbücher, Nr. KB Bessarabien 3506, 3/1822