Buĝak (tatare resp. turke Bucak por "regiono", "distrikto", "angulo" aŭ "triangulo", ukraine, bulgare kaj ruse Буджак [Buĝak], rumane Bugeac, germane Budschak) estas la suda parto de la historia regiono Besarabio en sudorienta Eŭropo. La regiono nuntempe situas sur la teritorio de la ŝtato Ukrainio kaj konsistigas la okcidentan parton de ties Odesa provinco.

Buĝak
Historia regiono
historia regiono de Ukranio [+]

LandoUkrainio
- koordinatoj46° 0′ 0″ N, 29° 30′ 0″ O (mapo)4629.5Koordinatoj: 46° 0′ 0″ N, 29° 30′ 0″ O (mapo)


Buĝak (Tero)
Buĝak (Tero)

Buĝak (Ukrainio)
Buĝak (Ukrainio)
DEC

Map
Buĝak
Vikimedia Komunejo:  Budjak [+]
vdr
bovaro kun paŝtisto en stepo de la regiono Buĝak dum la jaro 1940
nuntempa etna disdivido de la regiono

Etimologio redakti

La nomo Buĝak venas el la tatara resp. turka lingvoj kaj origine havas la signifon "angulo" respektive "triangulo". La urboj Tighina (turke Bender), Bilhorod-Dnistrovskij (turke Akkerman) kaj Izmajil markas la tri angulojn de la areo.

Pejzaĝo redakti

La pejzaĝo precipe konsistas el larĝa, iom monteta stepo kun tre fekunda grundo, la tiel nomata ĉernozjomo. Setlistoj senditaj ĉi-tien agrikulture kultivis la landon, tiel ke dum la 18-a kaj 19-a jarcento ene de la tiama Rusia Imperio la regiono estis konsiderita agrikulture modela. La kamparanoj aparte kultivis grenojn, guŝojn kaj oleoplantojn (kiel heliantokolzo).

Germanaj enmigrintoj redakti

Inter la jaroj 1814 kaj 1842 pli-malpli 9.000 germanaj, ĉefe el Virtembergo kaj Prusio, estis varbitaj fondi 24 agrikulturajn koloniojn sur ŝtata donita areo. La germana regiono en la Buĝak-stepo ampleksis 150.000 hektarojn.

Dum la 125 jaroj de vivado en Besarabio la germanaj loĝlokoj multiĝis de unue 24 al fine pli ol 150 – kaj la nombro de germanlingvanoj en tute de komence ĉirkaŭ 9.000 kreskis ĝis pli ol 93.000 personoj. La komence garantiitaj privilegioj, interalie la memadministrado per germanlingva Fürsorgekomitee ("prizorga komitato") kun sidejo en Odeso, forpreniĝis dum la jaro 1870. Ĉefe pro la enkonduko de multjara militservodevo en la armeo de la Rusia Imperio multaj besarabiaj germanoj sekve elmigris al Norda kaj Suda Amerikoj – precipe al Norda kaj Suda Dakoto, Kanado, Argentino kaj Brazilo.

Dum aŭtuno 1940 la plejparte sur propraj farmoj laborantaj besarabiaj germanoj preskaŭ komplete forlasis la landon. Antaŭe dum junio 1940 la Ruĝa Armeo de Sovetunio sekve de la Molotov-Ribbentrop-pakto okupis la landon kaj tuj komencis enkonduki stalinisme komunisman socian kaj ekonomian sistemon paralelan al la aliaj partoj de Sovetunio. La institucioj de Nazia Germanio sub la slogano "Heim ins Reich" ("Hejmen en la Regnon" subtenis la translokigon de la germanoj al teritorioj apartenantaj aŭ konkeritaj de Nazia Germanio. Inter tiuj besarabiaj germanaj familioj estis la gepatroj de la posta germania prezidento Horst Köhler.

Buĝak kiel parto de Besarabio redakti

Unue la areo inter la jaroj 1367 kaj 1484 estis posedaĵo de la Princlando Moldavio, kiu tiutempe estis protekta zono de la reĝlando Pollando. Dum 1512 la Princlando iĝis parto el la influa zono de la Otomana Imperio, kiuj jam dum 1484 dividis la Buĝak-regionon disde la resto de Moldavio kaj integrigis ĝin rekte en sian imperion. La regiono tiel iĝis la parto de la nuntempa Ukrainio, kiu plej longe troviĝis sub islama regado. En la regiono multaj lokaj, riveraj kaj lagaj nomoj memorigas pri la turka-tatara pasinteco: Tatarbunary, Alibej, Izmail kaj tiel plu.

1812 laŭ la Traktato de Bukaresto ekhavis la rajton ekposedi la tutan regionon Besarabio. Jam la caro Petro la Granda cent jarojn antaŭe kaj en pluraj intertempaj militoj inter la Rusia kaj Otomana imperioj havis tiun celon, sed ĝis tiam ne sukcesis pri la konkero. Inter la jaroj 1856 kaj 1878 la suda duono de la regiono Buĝak apartenis al la revivigita Princlando Moldavio respektive al Rumanio.

Dum la revoluciaj perturboj de la jaro1917 Rusio perdis la regionon. Landa konsilio dum 1917 deklaris Besarabion kun la regiono Buĝak "Demokratia Moldava Respubliko". Post internaj kvereloj la landa konsilio sekvajare petis la helpon de Rumanio kaj samjare deklariĝis la libervola aliĝo de Besarabio al Rumanio.

Besarabio dividiĝas redakti

Dum 1940 la Ruĝa Armeo de Sovetunio armee konkeris Besarabion kaj unuafoje dividis ĝin. La norda kaj centra parto konsistigis la Moldavan Sovetan Socialistan Respublikon, la suda parto Buĝak iĝis parto de la Ukraina Soveta Socialista Respubliko. Dum aŭgusto 1941 la armeo de Nazia Germanio kaj Rumanio konkeris la landon, sed fine de la Dua Mondmilito la armeo de Sovetunio reprenis la armean kontrolon kaj restarigis la dividon. La regiono Buĝak iĝis integra parto de la Ukraina Soveta Socialista Respubliko, tial ke la Moldava Soveta Socialista Respubliko iĝis lando sen marbordo kaj sen marhaveno. La socio kaj ekonomio de Besarabio suferis kaj suferas pro tio, malgraŭ ke oni penis pliampleksigi la riveran havenon de la urbo Tighina.

Post la kolapso de Sovetunio dum la jaro 1991 kaj la sendependiĝo de Ukrainio la regiono Buĝak restis parto de la nun memstara ukraina ŝtato.

Vidu ankaŭ redakti