Citadis estas tramo kun malalta planko produktita de Alstom Transport. Entute, pli ol 2 300 vagonaroj de tiu modelo estis venditaj[1], al preskaŭ 55 urboj tutmonde; tiuj vagonaroj trairis pli ol 245 milionojn da kilometroj kaj transportis pli ol 4,2 miliardojn da pasaĝeroj (en aprilo 2012)[2],[3]. En Francio, pli ol 800 vagonaroj estis venditaj al 23 retoj de transporto[1].

Citadis
tram model

Citadis 302 en Nico

Citadis 302 en Nico
Nomo kaj tipo
Tipo Tramo
Servado
Servadojaroj 1999 (X-01), 2000 (X-02), 2005 (X-03), 2009 (X-04), 2014 (Compact), 2017 (X-05)
Produktado
Produktisto Alstom
Nombro de konstruitaj trajnoj > 1 600
Trajtoj
Longeco 22 / 23,9 / 30 / 32,2 / 33,4 / 35,6 / 36,8 / 40 / 43,4 / 44,6
Larĝeco 2,32 / 2,35 / 2,40 / 2,65
Alteco ~3,30
Maksimuma rapido 70 / 80
Kapacito 127 - 341
Elirpovumo 720
Ŝpuro 1 435 mm
Kurenta sistemo 750 V Kk
vdr

Citadis estas dezajnita kaj konstruita en Aytré, apud La Rochelle, Santa Perpètua de Mogoda, apud Barcelono en Hispanio, aŭ Reichshoffen, en Alzaco. Versio por tramtrajno, nomita Citadis Dualis, estas dezajnita kaj konstruita en Valenciennes.

La koncepto de Citadis ebligas, el normigitaj moduloj, produkti malsamajn tramojn por ĉiu aparta reto, inkluzive uzante malsaman antaŭon por personigita aspekto.

Modeloj redakti

Ekzistas pluraj tipoj de Citadis. La katalogo inkluzivas arojn kun parte malalta planko kaj arojn kun plene malalta planko. La tuto estas disponebla en diversaj longoj kiuj iras de 3 ĝis 7 moduloj (vagonoj).

La modeloj konsistas el:

Generacio 0 (Citadis 100):

  • Citadis 100 - malalta planko en 70 % de la vagonaro, fabrikita de Alstom-Konstal en Chorzów, esence por la pola merkato

Generacio 1:

  • Citadis 301 - 30 metroj, 3 vagonoj, malalta planko en 75 % de la vagonaro
  • Citadis 401 - 40 metroj, 5 vagonoj, malalta planko en 80 % de la vagonaro

Generacio 2 (Citadis 300):

  • Citadis 202 - 24 metroj, 3 vagonoj, 100 % malalta planko
  • Citadis 302 - 32 metroj, 5 vagonoj, 100 % malalta planko
  • Citadis 402 - 44 metroj, 7 vagonoj, 100 % malalta planko
  • Citadis 502 - 55 metroj, 9 vagonoj, 100 % malalta planko, nur liveritaj en Dublino

Generacio 3 (Citadis 300) :

  • Citadis 403 - 45 metroj, 7 vagonoj, 100 % malalta planko sed finaj boĝioj modifitaj (speciale dezajnitaj por tramo de Strasburgo)

Generacio 4 / orientaj landoj (Citadis 400) :

Generacio 5 (Citadis X05), modernigo de generacio 2 kun boĝioj Ixège kiel Dualis kaj X-04[4]:

  • Citadis 205 aŭ Citadis Compact - 22 ĝis 24 metroj, 3 vagonoj, 100 % malalta planko[5],[6]
  • Citadis 305 - 32 ĝis 37 metroj, 5 vagonoj, 100 % malalta planko
  • Citadis 405 - 43 ĝis 45 metroj, 7 vagonoj, 100 % malalta planko

Tramtrajnoj

  • RegioCitadis - 3 vagonoj, malalta planko en 70 % de la vagonaro (tramtrajno por Germanio kaj Nederlando)[7]
  • Citadis Dualis (tramtrajno por la franca merkato)[7]
  • Citadis Spirit (tramtrajno aŭ malpeza trajno por la nordamerika merkato)[8]


Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Alstom fournira 23 tramways à l’agglomération Caen la mer. alstom.com (8 novembro 2016). Alirita 8 novembro 2016..
  2. (PDF) Brochure commerciale Citadis (Alstom). alstom.com. Arkivita el la originalo je 2013-02-12. Alirita 25 junio 2012..
  3. Montpellier Agglomération inaugure 2 nouvelles lignes de tramway avec sa nouvelle flotte de Citadis livrée par Alstom. alstom.com (6 aprilo 2012). Alirita 25 junio 2012..
  4. Citadis X-05 - product sheet (angle). www.alstom.com. Alirita 18 januaro 2017.
  5. Citadis Compact - product sheet (angle). www.alstom.com. Arkivita el la originalo je 2017-01-18. Alirita 17 januaro 2017.
  6. Tramways Citadis Compact. alstom.com. Alirita 26 junio 2012..
  7. 7,0 7,1 Tramways-trains Citadis Dualis et Regio Citadis. alstom.com. Arkivita el la originalo je 2013-06-28. Alirita 26 junio 2012..
  8. angle Alstom launches North American light rail vehicle with Ottawa contract. railwaygazette.com. Arkivita el la originalo je 2013-02-20. Alirita 15 februaro 2013..

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alstom Citadis en la franca Vikipedio.