Alternativaj radikaj nomserviloj

Interreto uzas domajnan nomsistemon por ligi domajnajn nomojn al iliaj IP-adresoj kaj aliaj informoj. La superan lokon en la hierarkio de la domajna nomsistemo okupas radikaj nomserviloj, administrantaj la domajnojn de plej alta nivelo, kiuj estas parto de ĉiuj domajnaj nomoj de Interreto. La oficialaj radikaj serviloj de la domajna nomsistemo estas administrataj de ICANN. Aldone al ili, diversaj organizaĵoj administras alternativajn radikajn nomservilojn. Alternativaj domajnaj nomsistemoj uzas proprajn nomservilojn kaj administras nomspacojn konsistantajn el propraj domajnoj de plej alta nivelo.

La Estraro pri Interreta Arkitekturo (angle Internet Architecture Board, IAB) deklaris strikte kontraŭ alternativaj radikaj nomserviloj en RFC 2826.