Altorricón [altoriKON] (katalune El Torricó)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko La Litera (kies administracia ĉefurbo estas Binéfar dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera) apartenanta al la oriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Altorricón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22540
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 429  (2023) [+]
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 0° 25′ O (mapo)41.8041666666670.41472222222222Koordinatoj: 41° 48′ N, 0° 25′ O (mapo) [+]
Alto 265 m [+]
Areo 32,41 km² (3 241 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Altorricón (Provinco Ŭesko)
Altorricón (Provinco Ŭesko)
DEC
Altorricón
Altorricón
Situo de Altorricón
Altorricón (Hispanio)
Altorricón (Hispanio)
DEC
Altorricón
Altorricón
Situo de Altorricón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Altorricón [+]
vdr

Altorricón estas parto de la nomita "Aragona Strio", ĉar ĝi estas teritorio de katalunparolantoj de Aragono.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko La Litera, inter la riveroj Cinca okcidente kaj Noguera Ribagorzana oriente. La municipa teritorio limas norde kaj okcidente kun Tamarite de Litera en la komarko.

La loĝloko Altorricón mem kiel sidejo de la municipo (265 msm)[2] estas je 93 km sudoriente de Huesca. Ĝi estas sude de la Kanalo de Aragono kaj Katalunio kaj komunikata laŭ la regiona ŝoseo A-1240 norde kun Tamarite de Litera, kaj sude kun la nacia ŝoseo N-240 ĝuste ĉe la limo inter Aragono kaj Katalunio, kiu komunikas kun Binéfar nordokcidente kaj kun Almacelles jam en Katalunio.

Historio redakti

Oni trovis restaĵojn de loĝado en Neolitiko kaj Bronzepoko.

Dum la Mezepoko Tamarite estis unu de la plej gravaj kernoj de la Regno Aragono. La historio de Altorricón estas ligita al apuda urbo Tamarite de Litera, ĝis separiĝo el tiu meze de la 1930-aj jaroj. Pro pliiĝo de loĝantaro de Altorricón – en 1930 jam estis 904 loĝantoj – kaj la deziro de plej granda parto de la loĝantaro ebligis la separigon disde la municipo de Tamarite de Litera, kio ekvalidis ekde la 7a de julio de 1932-

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio. Dume oni starigis kolektivecon en la urbo ĉefe fare de la anarkiismaj trupoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Altorricón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 1 416 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (fruktarboj, cerealoj) kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj bovoj) al malfermo al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • Preĝejo de Sankta Bartolomeo.
  • Malnova kerno kun blazondomoj.
  • Naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Altorricón en la hispana Vikipedio.