Amana

rivero priskribita en la biblio

AmanaAbana estas nomo de rivero, en bibliaj tempoj, kiu pasis tra Damasko, en tiama Libano, identifikata hodiaŭ kiel la Barada (arabe بردى), kiu naskiĝas en la montoj de Anti-Lebanono ("Antaŭ-Libano"), nordokcidente de Damasko (2 Reĝoj 5:12).

Ĝi estas unu el du riveroj de Damasko kiujn aludas Naaman, estro de la siria armeo, kiam li malatentis la ordonojn de la hebrea profeto Eliŝa aŭ Eliseo (hebree אֱלִישָׁע, ʼElīša) por baniĝi en akvoj de la Jordano pro resaniĝi de la lepro.

Dum multa tempo, ĝi donas akvon al cisternoj, fontoj kaj banejoj de Damasko, pro tiu en la antikvo oni nomis ĝin "ora rivero" (Fluvio Auree, greke Χρυσορρόας, Chrysorrhoas). En tio baziĝis la alta opinio de Naaman pri tiu rivero.

En la bordo de la Masora Biblio kaj en la Peshitta siria versio oni uzas "Amana" anstataŭ "Abana" en 2 Reĝoj 5:12, kaj L.L. Zamenhof uzis la Masoran Biblion por esperantigo de la Malnova testamento.

Vidu ankaŭ redakti