Amasmurdo en Capaci

La amasmurdo en Capaci estis eksploda atako farita de Cosa Nostra la 23-an de majo 1992 proksime al Capaci (Palermo, Sicilio), por mortigi la kontraŭ-mafian juĝiston Giovanni Falcone. La bombardistoj eksplodigis sekcion de la ŝoseo A29, je la 17:56, dum la akompananta eskorto kun la juĝisto, lia edzino kaj policistoj, metitaj en tri blenditaj Fiat Croma-aŭtoj, preterpasis ĝin. Krom la juĝisto, pliaj kvar homoj mortis: lia edzino Francesca Morvillo, ankaŭ magistrato, kaj la eskortoj Vito Schifani, Rocco Dicillo kaj Antonio Montinaro. Estis 23 vunditoj, inter kiuj estas la agentoj Paolo Capuzza, Angelo Corbo, Gaspare Cervello kaj la juĝista ŝoforo Giuseppe Costanza.