Amatora radia komuniko

Amatora radia komuniko estas ago de komuniko inter 2 amatoraj radiaj stacioj. Dum la ago ĉiu el la stacio kelkfoje ion sendas kaj ricevas laŭvice, simile al tio kiel dum telefona parolo ĉiu el parolantoj kelkfoje diras kaj aŭdas laŭvice.

Longo de la komuniko povas esti diversa. Dum amatora radia konkuro oni strebas komuniki tiom rapide kiom eblas. Tiam la minimuma komuniko konsistas el sendo de la propra voksigno kaj la RST kodo.

En malstreĉaj kondiĉoj oni povas longe babili, plejparte pri teknikaj specialaĵoj de la uzata aparataro, antenoj ktp.

Ankaŭ en akcidentaj okazoj amatora radio povas estis uzata por transdono de diversaj informoj. Dum katastrofoj ofte la oficialaj komunikoj fiaskas, aŭ pro troŝarĝo aŭ pro mankanta elektra povumo. Radioamatoroj kapablas funkciigi siajn staciojn ankaŭ se la ĝenerala elektra energio mankas.

Mallonga nomo de kontakto estas "QSO". Tiu mallongigo estis elpensita unue por pli rapide ĝin sendu dum la komuniko, sed estas ofte uzata ankaŭ en la aliaj situacioj. Vidu la artikolon Q-kodoj