Amayuelas de Arriba

Amayuelas de Arriba [amaĜUElas deaRIba] estas municipo en la centrosudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Amayuelas de Arriba
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34429
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 36  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 4° 29′ U (mapo)42.216666666667-4.4830555555556Koordinatoj: 42° 13′ N, 4° 29′ U (mapo) [+]
Alto 782 m [+]
Areo 10 km² (1 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Amayuelas de Arriba (Provinco Palencio)
Amayuelas de Arriba (Provinco Palencio)
DEC
Amayuelas de Arriba
Amayuelas de Arriba
Situo de Amayuelas de Arriba
Amayuelas de Arriba (Hispanio)
Amayuelas de Arriba (Hispanio)
DEC
Amayuelas de Arriba
Amayuelas de Arriba
Situo de Amayuelas de Arriba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Amayuelas de Arriba [+]
vdr

Geografio redakti

 
Loko de Amayuelas de Arriba en la provinco Palencio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,17 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 36 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 250 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 26 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1588, la reĝo Filipo la 4-a kreas la nobelan titolon de la graflando de Amayuelas por Bernardino Manrique de Lara y Barrientos, 17-a senjoro de Amusco kaj 8-a senjoro de Amayuelas, regidoro de Salamanko kaj konservisto de ties Universitato. Tio koncernis kaj al Amayuelas de Arriba kaj al Amayuelas de Abajo. Ambaŭ loĝlokoj, dependis de Amusco, de kie la familio Manrique de Lara estis senjoroj; aktuale Amayuelas de Arriba estas municipio per si mem dum Amayuelas de Abajo estas submunicipo de San Cebrián de Campos.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj tradicia arkitekturo de adobo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti