Ambicio

psikologia koncepto

Ambicio (De la latina ambitĭo, -ōnis) estas arda deziro posedi ion kiun oni ne havas, speciale riĉaĵojn, famon, povon aŭ honorojn.[1]​ Alia difino de ambicio estus la deziro akiri pere de klopodoj kaj pasio ion tre grandan, tiel ke laŭ homaj estaĵoj, oni povas fiksigi tre altajn celojn, nome deziro superi oniajn verajn realajn kondiĉojn pere de pli bonaj esperoj, kaj tiel elstariĝi en grupo super aliaj personoj. Tiu kontrolita ambicio movas kaj motivigas personojn en ĉiutageco al klopodoj superigi la proprajn memojn kaj alveni multe pli alte por atingi celojn kiuj ŝajnas neatingeblaj dekomence. Oni devas atenti ne konfuzigi ambicion kun avaremo kiu estas nebremsebla ambicio senskrupula. Avara persono damaĝas aliulojn kaj finfine la damaĝo alvenas al si mem kiam laŭŝajne oni atingas la deziritaĵon.

Laŭlonge de la historio oni povas indiki multnombrajn ekzemplojn de ambiciuloj, por ekzemplo, Napoleono Bonaparte, kiu deziris etendigi siajn teritoriojn el Francio al la cetero de Eŭropo, same kiel aliaj konkeristoj kiel Aleksandro la GrandaAdolf Hitler, aliaj politikistoj kiuj deziris etendigi sian povon, kiel Stalin aŭ la usona prezidentaro laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj tute alimaniere la grekan Herostrato, kiu havis ambicion famiĝi pere de la detruo de la Templo de Artemiso.

Referencoj redakti

  1. Laŭ PIV "Arda deziro akiri gloron, famon, honoron aŭ potencon: Celo de tia deziro" NPIV alirita la 15an de februaro 22024.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ambición en la hispana Vikipedio.