Amel (Belgio)
municipo en germanlingva Belgio
(Alidirektita el Amel)
Amel (germane: [Amel] aŭ france Amblève [amBLEV']) estas municipo en germanlingva Belgio. En 2018 la municipo havis 5480 loĝantojn. La municipo apartenas al la transnacia Eŭregiono Mozo-Rejno.
Amel | |||
---|---|---|---|
municipo | |||
municipo en Belgio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Lando | Belgio | ||
Regiono | Valonio (germanlingva) | ||
Provinco | Lieĝo | ||
Arondismento | Verviers | ||
Poŝtkodo | 4770 | ||
Retpaĝaro | germane france | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 480 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 42 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 21′ N, 6° 10′ O (mapo)50.3541666666676.1694444444445Koordinatoj: 50° 21′ N, 6° 10′ O (mapo) | ||
Areo | 125,72 km² (12 572 ha) | ||
Horzono | +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Amel [+] | |||
Ekde 1977 la municipoj Schoppen, Stephanshof, Iveldingen, Eibertingen, Montenau, Born, Deidenberg, Medell, Möderscheid, Hepscheid, Heppenbach, Halenfeld, Mirfeld, Valender, Wereth, Meyerode kaj Herresbach apartenas al Amel, la ĉefa municipo.
La franca nomo de Amel, Amblève, samtempe estas nomo de rivero en Valonio.
Ĝis la Traktato de Versajlo en 1919 la municipo apartenis al la Germana Regno, kiel la cetero de la tiamaj distriktoj Eupen kaj Malmedy. Antaŭe ĝi estis parto de la duklando Limburgo, kaj post la Viena kongreso en 1815 al Prusio.