Amplifilo

elektronika aparato kiu amplifas aŭdan signalon
(Alidirektita el Amplifikatoro)

Amplifilo, aŭ (amplifikatoro), estas aparato, kiu ŝanĝas malgrandan movadon en pli grandan movadon. Tamen, ĝenerale la plej kutimaj kaj utilaj amplifiloj efektive uzas malgrandan kvanton da energio por regi pli grandan kvanton da energio. Plie avantaĝas se la amplifita elaĵo havas linearan rilaton kun la enaĵo. Tiu ĉi rilato sciiĝas kiel la amplifo de la amplifilo.

Malnova amplifilo kun elektronaj valvoj

La plej kutima speco de amplifilo estas la elektronika amplifilo (ekz. operacia amplifilo), ofte uzitaj en radiofoniaj kaj televidaj dissendiloj kaj riceviloj, sonsistemoj, mikrokomputiloj, kaj aliaj elektronikaj ciferaj ekipaĵoj, kaj en gitaroj kaj aliaj instrumentaj amplifiloj.

Alia speco de amplifilo estas la fluida amplifilo, bazita sur la fluida triodo.

Vidu ankaŭ redakti