Ampuero [amPŬEro] estas municipo en nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Asón-Agüera.

Ampuero
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39840
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 455  (2023) [+]
Loĝdenso 138 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 21′ N, 3° 25′ U (mapo)43.344722222222-3.4144444444444Koordinatoj: 43° 21′ N, 3° 25′ U (mapo) [+]
Alto 11 m [+]
Areo 32,34 km² (3 234 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ampuero (Kantabrio)
Ampuero (Kantabrio)
DEC
Ampuero
Ampuero
Situo de Ampuero
Ampuero (Hispanio)
Ampuero (Hispanio)
DEC
Ampuero
Ampuero
Situo de Ampuero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ampuero [+]
vdr
Municipa teritorio de Ampuero, oriente de Kantabrio.

Geografio redakti

 
Domego de Espina kun turo kaj pordego.

Ĝi limas kun Limpias, (Angustina) Liendo, Ruesga, Voto, Guriezo kaj Rasines. Ĝi estas je 55 km de Santandero.

Pro strategia situo en la centro de la komarko Asón-Agüera ĝi estas konsiderata grava centro de komarko, kun gravaj servoj kaj industria zono proksime. Tiu municipo profitas de allogaĵoj kiel fiŝkaptado de truto kaj salmo kaj la respektiva kuirarto, krom popolaj festoj.

Demografio redakti

Por areo de 32,34 km² estas 4 368 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj 4 368 loĝantoj estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Ahedo, Alisas, Ampuero (ĉefurbo), La Aparecida, La Bárcena, Bernales, Bulco, El Camino, Cerbiago, Coterillo, Las Entradas, Las Garmillas, Hoz de Marrón, Marrón, El Perujo, Pieragullano, Rascón, Regada, Rocillo, Santisteban, Solamaza, Tabernilla, Udalla kaj Vear de Udalla.

Ampuero kreskiĝis ĉefe ĝis la mezo de la 20-a jarcento, kaj poste stabiliĝis.

Ekonomio redakti

 
Sanktejo de la Bien Aparecida.
 
Preĝejo de Sankta Marina, en Udalla.

Ĉirkaŭ 7,7 % de la municipa laboristaro dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 16,6 % al konstruado, 31,7 % al industrio kaj 44 % al sektoro servoj.

Heredo redakti

De ĝia heredo elstaras tri Havaĵoj de Kultura Intereso, nome:

  • Preĝejo de Sankta Marina, en Udalla, kun kategorio de Monumento. Gotika de la 14-a kaj 15-a jarcentoj kun du absidoj kaj du navoj paralelaj.
  • La Domego de Espina kun turo kaj pordego, kun kategorio de Monumento. En la kvartalo La Bárcena.
  • La Sanktejo de la Bien Aparecida, ĉe Hoz de Marrón, kun kategorio de historia ensemblo, laŭ deklaro de la jaro 1983.

Estas Havaĵo de Loka Intereso, kiu estas la preĝejo de Sankta Maria, kaj la tipa popola arkitekturo montara kun domoj kun balkonegoj, rigardejoj kaj ŝtonpavimitaj stratoj.

Krome, estas katalogitaj havaĵoj nome jenaj: Forĝejoj praindustriaj.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti