Amusquillo [amusKIljo] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco. Amusquillo estas etimologie komprenebla kiel Bruneta alude al la malhelbruna koloraro de la tereno (vidu foton).[1]

Amusquillo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47177
Demografio
Loĝantaro 103  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 45′ N, 4° 18′ U (mapo)41.748611111111-4.3011111111111Koordinatoj: 41° 45′ N, 4° 18′ U (mapo) [+]
Alto 776 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Amusquillo (Provinco Valadolido)
Amusquillo (Provinco Valadolido)
DEC
Amusquillo
Amusquillo
Situo de Amusquillo
Amusquillo (Hispanio)
Amusquillo (Hispanio)
DEC
Amusquillo
Amusquillo
Situo de Amusquillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Amusquillo [+]
vdr
Amusquillo en la provinco Valadolido.
La Valle del Esgueva de la provinco Valadolido, ruĝe, nordoriente.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 15,89 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 100 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 400 el 1930. Ĝi distas 38 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas angule kun la provinco Palencio kaj precize kun municipoj Villafuerte de Esgueva kaj Villaco. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Esgueva.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Stefano de la 13a jarcento kun valora retablo kaj restaĵo de iama kastelo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Diccionario RAE Alirita la 2an de Aprilo 2022.