Anasztáz TOMORI [anastAz], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tomori Anasztáz estis hungara inĝeniero, instruisto, mecenato, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

Anasztáz Tomori
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1824 (1824-05-01)
en Dunaföldvár
Morto 9-an de oktobro 1894 (1894-10-09) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Anasztáz Tomori naskiĝis kiel Theodorovits Anasztáz la 1-an de majo 1824 en Dunaföldvár. Li mortis la 9-an de oktobro 1894 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Anasztáz Tomori iĝis inĝeniero en Pest. En 1853 li ekinstruis en Nagykőrös, kie li kune instruis kun János Arany. En la sekva jaro li heredis, tial li ne plu instruis, parton el sia havaĵo li apogis la sciencojn kaj artojn. Poste li vivis en sia bieno en Gomba. Li havis edzinon kun 2 filinoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • 1852 Emlékkönyv a magyar irodalomból (Memorlibro pri la hungara literaturo)
  • 1854 Elemi mennyiségtan (Fundamenta matematiko)
  • 1856 Splényi Henrik báró és a székesfejérvári állandó színház ügye
  • 1857 Viszhang Fáy András indítványára
  • diversaj artikoloj en periodaĵoj

Fontoj redakti