André Samosir

indonezia kuracisto, instruisto kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

André Samosir estas indonezia kuracisto, instruisto kaj esperantisto vivanta en Jogjakarto. Ekde julio 2011 aperas la bulteno Esperanto en Indonezio, kiun li redaktas, kaj kiu ekde aprilo 2013 transformiĝis al organo de la refondita indonezia Esperanto-Asocio. En intervjuo kun la retejo El Popola Ĉinio en decembro 2013, kiu aperigis ankaŭ foton de li, la edzino kaj tiam ankoraŭ beba filo, informiĝis ke li interesiĝas pri filozofio, lingvistiko, fiziko, blus- kaj elektronik-muziko, instruado. Li kune kun Ilia Sumilfia Dewi kaj multaj aliaj indoneziaj samideanoj, daŭre klopodas por doni prosperecon al la Indonezia Esperanto-Asocio (IEA).

André Samosir
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Indonezio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li eksciis pri Esperanto en 2007 dum li lernis pri multaj artefaritaj lingvoj. Kompreninte ke tio estas la plej uzata lingvo artefarita en la mondo, do estas fakte utila, kaj ankaŭ leginte pri la vivo de Zamenhof, kies pensado, sentado kaj genio tuj ege interesis lin, li tuj eklernis Esperanton post kiam mi eksciis pri ĝi. Tamen, komence lia ebleco por uzi la lingvon ne kreskis, ĉar li ne sciis kie mi povis trovi iun, kun kiu eblus interparoladi. Ankaŭ dum iom da jaroj, li loĝis kaj laboris ie en izolitaj vilaĝoj en pluraj provincoj de Indonezio.

Ĉi tio ŝanĝiĝis, kiam en 2012, li hazarde retparolis kun esperantisto el Ŭonogiro (Wonogiri), Hanung Prakoso, ĉe iu reta Linukskanalo. Ekde tiam, Li ekis provi paroli kaj skribi esperante. Alia ŝanco alvenis, kiam (eble fejsbuke ŝi ekkonis min) Heidi Goes, esperantista aktivulino el Belgio, kiu eble fejsbuke ekkonis lin, demandis renkonti lin kaj ŝi ankaŭ petis lin por traduki tiujn artikolojn, kiuj estis utilaj por la Esperanto-movado precipe en Indonezio. Tiam li sciis, ke fakte Esperanto jam ekzistis en Indonezio ekde ĉirkaŭ 1902, kaj la movado estis la plej forta ĉirkaŭ inter 1950 kaj 1960, kun ĝiaj kelkaj legenduloj. li ankaŭ ekparolis kaj ekkunlaboris kun Ilia Dewi, tiama aktivulino de Ĝakarto, kiu en 2013 fariĝis estrino de la nova Indonezia Esperanto-Asocio.

Fonto redakti