Andreo Ŝalamon
Andreo ŜALAMON (1913 - mortis la 1-an de decembro 2000) estis israela esperantisto, UEA-ano pli ol 50 jarojn, kaj delegito en Kirjat-Tivon (Israelo).
Andreo Ŝalamon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1912 |
Morto | 1-an de decembro 2000 (88-jaraĝa) |
Kiel okjarulo en Szeged (Hungario) li lernis E-on de sia patro Frederiko, propagandinta ĝin kun Baghy en siberia militkaptiteco.
De 1925 ĝis 1948 Ŝalamon aktivis en Jugoslavio, ĉe Akademia E-Klubo (Zagrebo).