Androsace alpina
Alpa rok-jasmeno aŭ Androsace alpina estas planto-specio de la familio de Primolacoj, endemio de Alpoj.
DistribuoRedakti
En naturo, Androsace alpina kreskiĝas sur siliciaj subtavoloj, ĉefe el granito, kaj ĝi estas unu el malmultaj plantoj en Alpoj kiuj kreskiĝas super 4000 metroj, kiel sur la montopinto de Matterhorn (nur ankaŭ Ranunculus glacialis kaj eble Saxifraga biflora kreskiĝas tiom alte). Tiu planto nutriĝas el la substanco kiu kreskiĝas sub la rokoj sur kiu estas la Androsace alpina.
PriskriboRedakti
La floroj de A. alpina estas blankaj aŭ rozkoloraj (ofte ambaŭ en la sama planto), kaj en la mallonga florsezono povas esti tiom dense aranĝitaj ke ili komplete kaŝas la foliaron. Pro tio A. alpina iĝis tre populara inter hortikulturistoj.
KultivadoRedakti
Androsace alpina estas kultivata kiel ornamoplanto, amplekse kreskata en rokĝardenoj.