Andrzej Sochacki

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Andrzej SOCHACKI naskiĝis la 01.05.1955 en Złocieniec, pola esperantisto. Li nuntempe loĝas en Staszów. Esperanton li lernis mem ĉe koresponda kurso de la Pola Esperanto-Asocio en Varsovio en 1976. Li estis fondinto de Esperanto Klubo en Staszów. En la jaroj 1987 - 2003 li estis la ĉefa organizanto de la Esperantaj Tagoj de Staszów. Sperta foto-amatoro kunlaboranta kun Esparantaj revuoj kaj eldonaĵoj. Multjara UEA delegito. Lia unua Universala Kongreso estis en 1987 en Varsovio. Partoprenis 77 Universala Kongreso en Vieno en 1992, 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra Slovakio. Li estis ankaŭ LKK-ano de  la 94-a Universala Kongreso de Esperanto  en la pola urbo Bjalistoko. Fotografado estas pasio de Andreo. Li prifotis multajn Esperanto-eventojn kaj estis aŭtoro de pluraj fotoekspozicioj. Li ŝategas sportumi. Li estas fervora biciklanto kaj kuristo, . Li ankaŭ kontribuas al turisma agado gvidante ekskursojn tra Sanktokruca montaro al vizitindaj lokoj, kunlabore kun Pola Turisma Asocio. Andreo partoprenis kaj kunorganizis multajn eventojn, interalie renkontiĝon de E-vojaĝantoj en Tatro-montaro apud la monto Poludnica kaj ĉeliman renkontiĝon de esperantistoj en Beskid-montaro sur la pinto Ĉantorio

Fontoj redakti

  • Kongresa Libro 94-a Universala Kongreso de Esperanto, Bjalistoko 25 julio - 1 aŭgusto 2009