Angélique de Fontanges

Marie Angélique DE SCORAILLE, dukino de Fontanges (naskiĝis en 1661 – mortis en 1681) estis fama amantino de la franca reĝo Ludoviko la 14-a.

Angélique de Fontanges
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1661 (1661-07-27)
en Aŭvernjo
Morto 28-an de junio 1681 (1681-06-28) (19-jaraĝa)
en Port-Royal-des-Champs
Mortokialo postnaskaj komplikiĝoj
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Amkunulo Ludoviko la 14-a
Infano unknown son (?)
Okupo
Okupo honordamo
vdr

Ŝi naskiĝis ene de la kastelo de Cropières, en Aŭvernjo. Ŝia patro estis leŭtenanto de la reĝo tie. Mirigita pro ŝia beleco, kuzino de ŝia patro proponis elkonduki la junan fraŭlinon al Parizo por prezenti ŝin ĉe la kortego de la kastelo de Versailles. Angélique rapide ekscitis la atenton de Ludoviko, kaj fariĝis unu el la favoritaj amantinoj de la reĝo en 1678. Marie Angélique, laŭ la reĝo mem, estis « bela kreitulo ».

Ilia rilato restis sekreta ĝis la printempo 1679, kiam ŝi estis oficiale agnoskita kiel reĝa amantino. Je la fino de la sama jaro, Angélique akuŝis senvivan knabon, kaj malfacile penis resaniĝi. Iom paradokse, la ricevo de la honora titolo « dukino de Fontanges » kongruis kun la komenco de ŝia malfavoro ĉe la reĝo. Ŝi finfine retiriĝis al la monaĥinejo de Port-Royal, kie ŝi mortis je la 28-a de junio 1681. Ŝi estis apenaŭ 20 jarojn aĝa.