Angla ĝardeno de Meiningen

La Angla ĝardenego (germane: Englischer Garten) estas pejzaĝa parko en Meiningen, Germanujo. Lia duka moŝto Georgo la 1-a (Saksio-Meiningen) farigis ekde 1782 la parkon norde de la historia urbokerno; temas pri unu el la plej malnovaj kaj vidindaj enurbaj pejzaĝaj parkoj de tuta Germanujo kaj pri lindega, monumentprotektita zono.

Angla ĝardeno de Meiningen
Publika parko
Koordinatoj50° 34′ 25″ N, 10° 25′ 4″ O (mapo)50.573610.4178Koordinatoj: 50° 34′ 25″ N, 10° 25′ 4″ O (mapo) [+]

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Englischer Garten (Meiningen) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
El la belega pejzaĝa parko de Meiningen

Ĝi estas malofta ekzemplo - almenaŭ en Germanujo - kiu ankoraŭ tute kongruas al la idealoj de tiaj anglaj ĝardenegoj. Je la komenco de 2007 la angla pejzaĝarkitekto Michael Dane ellaboris kadroplanon por konservo kaj restaŭro de ĝi; tiun ĉi koncepton oni volis laŭpove realigi en la venontaj jardekoj.

SituoRedakti

Per grandeco de ne tute 12 hektaroj ĝi estas geografia mezo de la surkonstruitaj zonoj de Meiningen. La kvarangule aranĝita teritorio apud la stacidomo de ĉiuj flankoj ĉirkaŭitis de belaĵoj strataj kaj konstruaĵaj. Eoste oni havas la aleon Lindenallee, sude la straton Marienstraße, norde la straton Charlottenstraße rekte apudantajn la parkon. La konstruaĵoj de la uesta Bernhard-strato estas eĉ parte enkorpigitaj en la parkon. La Granda palaco (Meiningen) ekzemple havas belan fasadojn ĉiudirekten kaj ĝiaj ĝardenoj mem pli kaj pli iĝis park-eraj. La malantaŭo de la Teatro je Meiningen novaranĝitis, post la brulkonsumiĝo de la Kortega teatro (1908), en stiligita versio antikva kaj perfekte harmonias kun la posta verdo. La alia granda ĝardeno samurba estas Kastelparko Meiningen.

La parkoRedakti

Iomtete montetoza estas la parko; en ĝi troviĝas du artefaritaj lagetoj Großer Teich (Eisteich) kaj Kleiner Teich (Schwanenteich) unuigitaj per kanalo. Havas ili tri insuletojn sur kiuj starigitis tomboj por anoj de la duka dinastio. Pluraj pontoj estas transe de la kanalo kaj la akvotuboj. Du ĉefaj padoj kaj multaj vojetoj aliaspecaj alirebla la verdan zonon por la homoj. En 2007 troviĝas ne malpli ol 792 grandarboj ene. Pluraj vidaksoj estas en la parko, ekz. inter la iama farmejeto (Meierei) kaj la Granda palaco/la artefaritaj ruinoj kaj alia inter la Duka kripta kapelo kaj la Granda palaco.

HistorioRedakti

Duko Georgo la 1-a ordonis en 1782 ke estiĝu norde de la urbo parko laŭ angla stilo kiu poste per la urbo de ĉiuj flankaj estis ĉirkaŭita. Dum tri generacioj responsis pri aranĝo kaj flegado la familio Buttmann (Siegmund Friedrich B., Karl Ludwig B. kaj Theodor B.). Jam dum la unuaj jaroj faritis en la parko serio da etarkitekturaĵoj tipaj por la tiutempaj gustoj, kiuj intencis inviti preterpasantojn je restado. Temis pri la aziastila Templo de harmonio (Tempel der Harmonie), Ermitejo (Eremitage), Blua domo (Blaues Haus), Fiŝkaptista kabano (Fischerhütte) kaj oranĝejo. Krome ĉeestis ankaŭ komplekso da artefaritaj ruinoj en gotika stilo tie, kie estis unue ankaŭ la ĉefa enirejo; ili eĉ hodiaŭ kvazaŭ originale konserviĝas. La aliaj konstruaĵoj, krom la oranĝejo, malaperis en la kuro de la 19a jarcento. Ekde 1835 oni starigis multajn ornamajn putojn kaj la ĉefan enirejon oni translokigis ĉe la suda flanko ĉe la transirej al la historia urbokerno.

Linioj rektegan enparke formis la en 1838 konstruita Imperiestra aleo (hodiaŭ ĝi nomiĝas Lindenallee). La larĝa per tilioj bordita strato estas ekde la konstruo de la Werra-fervojlinio inter Eisenach kaj Lichtenfels la orienta limo parka. La iam pli eostaj troviĝintaj eroj kun farmejeto kaj kortega ĝardenistejo devis esti oferitaj je la feraj reloj. La ĝardenistejo nove starigits en 1858 en la kvartalo Schafhof kun nova oranĝejo kaj palmejo. Kontraŭe la Malnova tombejo kun la tomba kriptokirko de la nobeloj (samloke troviĝis la malnovega Marteno-kirko!), kiuj malekfunkciis en 1841, enkorpigitis en la parkon; tiel atingitis la hodiaŭa grandeco ĝia. Dum la GDR-diktaturo la parko alinomitis je Goethepark por eviti la tro feŭdan nomon de Angla ĝardeno. Jes ja, estis ankaŭ Johann Wolfgang von Goethe ofte en Meiningen deĵorante, sed tute ne estis iu kunteksto inter Goethe kaj la parko. En 1990 la parko rivecis la korektan nomon denove. Restaŭradlaboroj profundoj ĉle la monumentaro pri Johannes Brahms iĝis en 2015; en 2016 la Granda lageto ricevis novan fontanon kaj en 2017 diveraj padoj kaj padetoj renovigitis.

Konstruaĵoj, putoj, monumentojRedakti

En la suda parka ero estas la Duka kripto de 1839, kiun konstruis August Wilhelm Döbner laŭ novgotika stilo. Hodiaŭ enestis ekspozicio pri la parka historio. La en 1995 novkonstruita Kulisa domo (Kulissenhaus) kaj la teatreja restoracio gravas oriente. Apartenis al la parko ankaŭ artefaritaj ruinoj de gotika fantaziburgo.

Rilate al la putoj oni povas admiri jenajn: Schwanenbrunnen (1835), Fischknabenbrunnen, du putojn de la Brahms-monumentaro kaj unu de la skulptisto Robert Diez kreita puto en honoro de Ludwig Bechstein. Por la fidelaj Buttmann-oj oni starigis ĉe la ĉefa vojo norde de la Granda lago memorŝtonon. En la parko estas pliaj monumentoj por Jean Paul (1865), Max Reger (1937); la Brahms-monumentaro estas la unua siapece en Germanujo (1899). En 1949 komunistoj detruis partojn de la venkomonumento (kaj memorigilo por falintaj soldatoj); de Erwin Theodor Döbner, 1878) kaj la monumento por duko Bernardo la 2-a (1903) kies statuo de super natura grandeco forigitis de sur la soklo. En la 1950-aj jaroj inverse la Societo de fare de la nazioj persekutitoj inaŭguris monumenton kun kapreliefon de Ernst Thälmann. La plej nova monumento estas el la 2000-aj jaroj por honori la dirigenton kaj komponiston Hans von Bülow.

Kulture kaj tempopasigeRedakti

Danke al sia eminenta situo meze de la urbo kaj estante inter gravaj stratoj la Angla ĝardenego estas enurba verda oazo kiu donas al ĉiuj civitanoj lokon de ripozumo, relakso kaj transkvilo. La teatranoj festas ĉirkaŭ la Granda lago siajn somerajn balojn. Intertempe la parko iĝas eĉ scenejo por teatraĵoj. (ekz. en majo 2007 per la enscenigo de la dua parto de Faŭsto, parto 2.

LiteraturoRedakti

  • Reißland/Heinritz: Meininger Ansichten, Staatliche Museen Meiningen, 1982.
  • Meininger Mediengesellschaft (eld.): Meininger Heimatklänge, aprilo 2007.
  • Reißland/Pfannschmidt: Die Meininger Parks. Eldonejo Resch, Meiningen, 2012, ISBN 978-3940295309.

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Englischer Garten (Meiningen) en la germana Vikipedio.