Granda palaco (Meiningen)

La Granda palaco (germane: Großes Palais) en Meiningen (Germanujo) estas domego de la dukoj de Saksio-Meiningen el la 19a jarcento. Aliaj ĝiaj nomoj estis Vidvina palaco (Wittumspalais) aŭ Heredprinca palaco (Erbprinzenpalais).

Granda palaco
Großes Palais / Granda palaco, Meiningen
Großes Palais / Granda palaco, Meiningen
Situo
Geografia situo 50° 34′ 18″ N, 10° 24′ 58″ O (mapo)50.571710.4161Koordinatoj: 50° 34′ 18″ N, 10° 24′ 58″ O (mapo)
Situo de Granda palaco
Granda palaco
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

SituoRedakti

La Granda palaco troviĝas ĉe la komenco de Bernhard-strato en tre urbocentra proksimeco ĉe la rando okcidenta de la Angla ĝardeno. La samtempe estiĝinta Malgrandan palacon konstruis la arkitekto Schaubach rekte kontraŭe ĉe al alia stratobordo. Tie apude estas ankaŭ samimpresa domo de la bankisto Gustav Strupp, la t.n. Strupp-vilao. Norde estas la iama Juda vendejo estante hodiaŭ parto de la Teatro je Meiningen (Neue Kammerspiele), dume sude de ĝi admireblas la en 1798 starigita kaux dauxre funkcianta hotelo Sächsischer Hof.

KonstruaĵoRedakti

Temas pri trietaĝaĵo kun riĉe ornamita fasado en la stilo de la franca novrenesanco..[1] Ĝi havas ĉe la strata flanko mezan antaŭaĵon kun antaŭenigita balkono surkolonara. Teretaĝe en la vestiblo estas marmoraj apogkolonoj kaj kolonoj laŭ Toskana ordo. De tie kondukas ŝtuparo malsobra en la unuan supran etaĝon kie ĉiujn vandojn oni dividis per pilastroj plenumantaj du trionojn de la alteco ĉambra kun ĉirkaŭanta kornico. Kvazaŭ la pilastrojn kontinuigu statuoj en formo de kariatidoj kaj hermoj. La plafonoj kiel ankaŭ la muroj kvazaŭ ĉie ajn havas lindajn stukaĵojn kiuj malkovritis parte dum GDR-tempo. Ili reprezentatas ekde la restaŭradlaboroj post Turniĝo. En niaj tagoj gastas tie kuracistoj, apotekisto kaj terapeŭtoj. Sume ne malpli ol 1.630 m² estas bone utiligeblaj. En al grandaj salonoj estas instalitaj ankaŭ sistemoj ĉambret-farigaj kun vitraj vandoj kaj plafonoj permesantaj aspektadon je la stukoj altvaloraj.

HistorioRedakti

Konstruotempo doma estis inter 1812 kaj 1823 laŭ maniero de historiismo fare de Johann Andreas Schaubach, unue kiel vidvinejo por dukino Luise Eleonore. En 1863 estis alikonstruiĝo kaj pligrandiĝo sub la gvido de ĉefarkitekto Otto Hoppe; tiam la domo ricevis ankaŭ sian hodiaŭan formon dominantan novrenesancan. Post la mallibervola demisio de duko Bernardo la 2-a en 1866 la Granda palaco iĝis ties rezidejo. En 1890 ekloĝis ene la heredprinco kaj posta duko Bernardo la 3-a (Saksio-Meiningen). Ankaŭ post 1918, fino de la monarkio en Germanujo, restis posedantoj anoj de la menciita dinastio. Dum la Dua mondmilito nenio damaĝitis. Post la eksproprietigo fare de la komunistoj enestis seminario por instruontoj antaŭ ol la tuto iĝis administra oficejo. Distriktadministran funkcion tian havis la domego ĝis 1990. Post kelkaj jaroj da neuzo estis restaŭradlaboroj profundoj inter 2007 kaj 2009. Nuntempe regas tie diversaj institucioj porsanaj.

BildojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Alfred Erck (eld.): Meiningen. Lexikon zur Stadtgeschichte. Bielsteinverlag, Meiningen 2008, ISBN 978-3-9809504-4-2.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Tag des offenen Denkmals: Großes Palais ĉe FW Meininger Tageblatt, 10.9.2009.