Angliko (Anglic) estas ortografia sistemo de la angla lingvo, verkita de Robert Eugen Zachrisson (1880-1937), profesoro de la Upsala Universitato, Svedio. Anglic uzas 27 konsonantajn kaj 27 vokalajn simbolojn[mankas fonto].

La Enciklopedio de Esperanto de 1934 skribas sur Anglic, verŝajne tre kritika al la projekto:

«Precipe en Anglujo kaj Svedujo estis (kaj estas) farata vasta propagando por tiu ĉi ortografie plisimpligita angla lingvo kaj principe kontraŭstarigata al Esperanto. La sistemo, laŭ sia esenco, tute ne povas esperi sukceson. Dum la lastaj 40 jaroj aperis entute 7 similaj projektoj de reformado de la angla lingvo, kaj ĉiujn ilin trafis la sama sorto: la forgeso. Vere, la angloj povus akcepti reformon de sia lingvo konforme al ĝia fonetiko, sed ankaŭ por ili tio estus tre peniga afero, ĉar ja dum certa periodo paralele kunekzistus du literaturoj kun du manieroj de skribado. Sed por ne-angloj eĉ la ortografie simpligita Anglic restos tamen ‹tro angla›, ne sufiĉe internacia, kaj precipe ĝi mal-plaĉos pro sia ortografio, akomodita al angla prononco, – kripligante eĉ plej konatajn internaciajn terminojn: ekzemple ‹internashunal› anstataŭ international, ‹asoesiaeshon› anstataŭ association[klarigu] ktp.»[1]

Ekzemploj redakti

Nombroj redakti

La nombroj 1–10 estas en Anglic: wun tuu three for fiev six seven aet nien ten

Teksto redakti

Anglic Traduko
The vaast majority ov reedrs who hav givn time and thaut to this importent questtion wil probably agree with me on the foloing points:... La vasta plejparto de legantoj kiu dum kelka tempo pensis pri tio grava problemo, eble konsentos al mi pri tiuj sekvaj punktoj:...

Poemo redakti

Anglic Traduko
Spring is kuming, spring is kuming,
Burdy, blid your nest ;
Weev togedhr strau and fedhr,
Doing eech your best.
Printempo venas, printempo venas
Birdeto, konstruu vian neston;
Teksu la pajlon kaj la plumon,
Faru tion la plej bonon.

Bibliografio redakti

  • RE Zachrisson: Snabbkurs i engelska enl. system Anglic (Uppsala 1930) 88 pp
  • ZACHRISSON, Robert Eugen: Anglic, an international language, with a survey of English spelling reform. 2d enl. ed. College Park, Md., McGrath Pub. Co., 1970. 88 p. 23 cm.

Fontoj redakti

  1. Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Anglic el la Enciklopedio de Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti