Anglo-katolikismo, precipe en la 19-a jarcento, estis difinita la Alta Eklezio apartenanta al la Anglikana Komunio kiu, kvankam recitante la samajn kredojn de la Malalta Eklezio, konsideras la vorton “katoliko” de la kristanaj fundamentaj kredoj ne nur kiel simpla plej antikva sinonimo de universala, sed kiel la nomo de la Eklezio de Kristo al kiu apartenas la Katolika eklezio, la Ortodoksa eklezio kaj la aliaj eklezioj kiuj konservas la apostolan posteulecon.

Anglokatolika preĝejo St Magnus-the-Martyr, en Londono.

La anglo-katolikoj konfesas dogmojn kaj religian ritaron similajn al tiuj de la roma katolikismo. La similaj elementoj etendiĝas ĝis la sep sakramentoj, la transsubstancigo (kontraŭa al la [[konsubstancigo, devoteco al Dipatrino kaj al la sanktuloj, la preskribo por la ordinaraj "pastroj" – difinitaj "patroj" – de la liturgiaj vestoj uzataj en la celebroj kaj foje la priskribo de ilia eŭkaristia celebro kiel Meso. La precipa fonto de diverseco, rilate la roman katolikismon, estas la statuto, povo, kaj influo de la episkopo de Romo. La disvolviĝo de la anglokatolika alo de anglikanismo okazis precipe en la 19-a jarcento kaj estas forte asociita al la Movado de Oksfordo. Du ĝiaj epigonoj, John Henry Newman kaj Henry Edward Manning, ambaŭ anglikanaj patroj, konkludis sian religian evoluon kuniginte al la katolika eklezio, el kiu ili estis levitaj al kardinala digneco.

Vidu ankaŭ redakti