Devotismo

(Alidirektita el Devoteco)

Devotismo (el la latina: devotio), en religia kaj spirita kunteksto, difiniĝas intensa sento de amo spertita de la homa kreaĵo al Dio aŭ supera estaĵaro kun sindona disponebleco kiu manifestiĝas eĉ ekstere per simpati- kaj admir-montraj agadoj, kiel preĝoj aŭ oferoj aŭ piaĵoj ktp. Kutime ĝi transcendas la materian sensaĵaron kaj ligaron, tamen foje povas eksteriĝi nivele de fizikaj evidencoj: en tiu kazo oni parolas pri fenomenoj enkadrigeblaj en mistikoekstazo. Foje oni ĝin sinonimiigas kun religieco aŭ religiismo, kiu tamen esprimas ion pli enan kaj ĝeneralan. Foje ĝi aludas al io profana kiel amo aŭ omaĝo al la patrio, aŭ al siaj devoj ktp.

Devotismo tiom gravas en ĉiuj religiaj kredoj, ke por trafi ĉiujn signifojn necesas pritrakti ĝiajn aspektojn en ĉiu aparta religio kaj analizi ritojn kaj kvazaŭritojn ĝenerale enkadreblajn sub la ento devotaĵoj.

Devotismo en religioj okcidentece kaj orientece praktikataj redakti

En la religioj naskiĝintaj en la mediteranea areo, plej vaste konsiderata, havas kiel konstantan kaj precizan karakterizon de distingo inter la diaĵo kaj la devotulo: Dio estas konceptata transcenda kaj la homo bezona en riceva pozicio. Grandaj mistikuloj (ekzemple, sankta Johano de la Kruco, Majstro Ekart ktp) foje esprimas sentojn tiel kunigantajn kun la diaĵo kaj supernaturaĵoj, ke ŝajnas ke okazas kunfandiĝo en ili kaj fariĝas unusola realaĵo; sed la distingo kaj distanco elverŝiĝas kiam la preĝo fariĝas demando kaj rekono de malsameco. Tiu distingiga karakterizo malpli aperas en orientaj religioj, kie dieco estas pli ĉioentena ol persona, pli kunfandiĝanta kun la naturo ol ekstere de la naturo. Se la palaj devotecaj agoj nudokule aperas similaj, koncepte kaj sente ili ne travivigas la samon.

Okcidenteca devotismo redakti

En Kristanismo, ĉiuj devotaĵoj laŭiras, ene kaj esprime, la supran menciitan karakterizon, nome sento pri malsameco antaŭ la Dio kaj dependeco el li, kie kristana devotismo ripetas, kun forta sento de amo, la religiajn gestojn de Jesuo kaj apostoloj. Se priskribi la intensecon kaj kvaliton de devotismo ene de kristanaj konfesioj, jen utilaj informoj:

En Katolikismo, devotismo disvolviĝas tra multaj devotaĵoj. Jen la precipaj: krom la oficialaj liturgiio de la Meso, de la Horoj kaj de la sakramentoj (netaksataj devotaĵoj, sed fonto kaj regulo de ĉiuj devotaĵoj) al kiuj estas postulite ke la fidelulo partoprenu, estas ankaŭ aliaj, strikte opciaj, kvankam alte rekomenditaj, kaj laŭ kanona juro praktikataj ekstere de la oficiala liturgio: Rozario, Via Crucis (Vojo de la Kruco), Lectio Divina (Dia Legaĵo) kaj Anĝeluso, Vizito al la Sanktejoj, aparte al la Sanktaj Montoj, Tagnaŭoj ankaŭ omaĝe al Maria kaj Sanktuloj, kies estas instruata, krom la imitado, la propetado por la kredantaro. En la katolika devoteca kultado realiĝas, eĉ se ne celata, la alproksimiĝo al Dio ankaŭ per la korsentoj kaj aliaj profunde influantaj psikismajn fortojn, ĉar al Dio devas inkliniĝi la tuta homo. La Biblio diras “kun la tuta koro” (Mt 22,37). Ĉar en la kreiĝo de devotaĵoj intervenas kun al amo al Dio ankaŭ la fantazio kaj la koro kaj la homaj pasioj, jen la erarevitiga kontrolo de la komunumo kaj precipe de ties aŭtoritatuloj. Se ĝenerale devotaĵoj estas aprobitaj kaj normigitaj de la ekleziaj responsuloj, aliaj estas malpli normigitaj kaj foje neaprobitaj aŭ kritikataj: el tia naturo, foje, taksiĝas la tiel dirita “popola devoteco”, kies difino oscilas tra la lokucioj de “popola religieco” kaj “religia folkloro”, ĉar ĝi interesas pli la sentojn kaj la animon ol la racieman menson. Unu ekzemplo estas la dumprocesia sanga sinskurĝado.

Laŭ la tempopaso la devotaĵoj modifis la eksteraĵojn, aparte antaŭ la kritikoj de la klerismo kaj moderneco. Tial eblas verki historion de devotisma kulto.

En Protestantismo, devotismo kaj devotaĵoj multe kultas la pormeditan uzon de la Biblio kaj estas regulitaj praktike de la principo ke la propetado al la sanktuloj ne praktikeblas ĉar ĝi estas nebiblia kaj malpliigas la unikecon de la sola elaĉeto de Kristo. Krome, eble la protestanta devotismo estas influata ankaŭ de la temperamento de la nordaj popoloj malpli sente eksteriĝantaj ol la sudaj, kvankam ĝuste inter protestantoj naskiĝis la pietismo. La Biblio ĉe protestantoj, kiel unika fonto de la revelacio (por la aliaj eklezioj alia fonto estas la Tradicio), ĝuas grandan estimon kaj estas multaspekte kaj piece utiligata.

En Judismo, krom per la komunaj mediteraneaj karakterizoj, devotismo manifestiĝas per la paskaj ritoj; traepoke manifestiĝis diversmaniere: apartan historian gravon meritas ŝasidismo kiu floris en epokaj de protestanta pietismo, kaj kiu laŭjarcente ricevis diversajn formojn (redaktu)

En iuj laikismoj aŭ ĉe “religioj de la naturo” aŭ en iuj vitalismaj kultoj, fakuloj reliefigas iun specan devotismon kaj eĉ admiron kaj fasciniĝon similiĝantajn al preĝo, kiu tamen trovas plejvibran ekstariĝon ĉe iuj poetoj de l’ naturo. Kompare kun religiaj devotismoj, en kiu la intima spertanto kaj preĝanto sin iumaniere sentas konsciigita aktoro, tiu “laika aŭ naturalisma” kontemplado partoprenas en spektaklo kun la perspektivo senkonscie kunfandiĝi en ĝi. (Redaktu)

Orienteca devotismo redakti

Hinduismo sugestas apartan alproksimiĝon al la dia sfero al kies komprenigo ege utilas la studo pri la orientaj filozofioj kaj, interalie, pri la diversaj konceptoj de Bhakto kaj de Jogo. Ĝenerale, la orienta devotismo, kaj ties praktikoj, celas eniri profunden en la homon kaj elmerĝigi el psikvisceroj la homam esencon kaj ĝin kundirekti al plenumiĝo.(redaktu)

Budhismo. Ĝiaj diversaj formoj, kaj do diversaj manieroj esti devote, atendas, ke vikipediistoj ilin enciklopidiigu. Grandan gravon oni atribuas al medito, kiu tamen havas malmulte spontanecon ĉar oni bezonas edukadon kaj enkondukon.(redaktu)

Bibliografio

Itallingve: Anna Ferrari. Devotio, in Dizionario di mitologia greca e latina. Torino, UTET, 1999. ISBN 8877507543.

Latinlingve:[1]

Latinlingve: [2]

Itallingve: [3]

Itallingve. Kio estas devoteco al Maria: [4] Arkivigite je 2009-05-17 per la retarkivo Wayback Machine

Anglalingve: [5]

Vidu ankaŭ redakti