Sanktaj Montoj estas tiuj montoj opiniataj veraj aŭ simbolaj sidejoj de dioj kaj supernaturaj ulaĵoj kaj pro tio altirantaj respekton kaj diadoron, kaj lokoj kien religie pilgrimi.

La temo de la monto konsiderita rezidejo de la diaĵo estis multe disvastigita en antikvaj tempoj. En Hindio la monto Neru – mita altaĵo – estas la loĝejo de Indra. la diaĵo de milito. Kailasa estas la monto sur kiu loĝas la dio Viva. La greka Olimpo estas la restadejo de dioj kaj diinoj de la klasika Grekio. En Japanio la vulkanoj estis konsideritaj la hejmoj de la dioj. En Ĉinio, ĉe la taoistaj majstroj, la monto Kuan-Luan estas simbolo de la stariĝo-principo de senmorteco. El la monto la diaĵo aŭskultigis sian voĉon: estas la kazo de la hitita dio de ŝtormoj. En Afriko kaj Ameriko la mitoj atestas pri brumoj, nuboj, fulmoj kiuj rande de la montoj signalas la sentoŝanĝadon de la dioj rilate la konduton de la homoj. En la Biblio la simbolismo de la monto kiel aŭdejo de vorto de Dio okupas grandan spacon. La historia sperto de la izraela popolo radikiĝas en la teofanio de monto Sinajo. Dio sin rivelis al Moseo kaj pere de li Izraelo kontraktis kun Dio interligon. En la Biblio la monto Sinaja fariĝas la prototipo, nome ĉiutempa simbolo de la renkonto de Dio kun sia popolo: Sion, Tabor, Garizim, Karmelo. Sur tiu lasta, profeto Elija konfuzigas la pastraron de Baalo malsuprigante el la ĉielo la fajron sur la holokaŭsto de li pretigita.

Sanktaj montoj lokoj de sanktaj pilgrimoj redakti

Multaj pilgrimoj havas kiel celon la pinton de la sanktaj montoj: homo renkontiĝas kun la dieco: en Grekio la plej famaj estis, ankaŭ se oni honoras la diaĵon demalsupre, la grandiozaj panatenaj festoj kiuj la urbo Ateno celebradis honore de sia diino Atena: la festo finiĝis sur monteto Partenono. En Tibeto la monto Kailasa najbare de Ladaĥo estas kultata kaj de budhistoj kaj hinduistoj. Laŭ tiuj lastaj ĝi estas la lokhejmo de la dio Viva. Budhistoj kaj hinduistoj samtaksas Kailasan kaj monton Neru, la akso de la mondo. En la ĉina lingvo “ĉaoŝan” (“iri pilgrime”) signifas havi aŭdiencon sur monto. Pilgrimuloj iras celebri kulton al dio tronanta surmonte. Ĉiu sanktejo estas similigita al monto. La plej antikvaj ĉinaj pilgrimoj estis taoistaj pilgrimoj kaj ĉiuj havis kiel celon la sanktajn montojn. Kiam budhistoj eniris en Ĉinion kaj fariĝis necesa elemento de ilia identiĝo, kvar montoj, la plej famaj, estis dediĉitaj al pilgrimoj de budhistoj.

Sanktaj Montoj en kristanismo redakti

Ankaŭ en la vivo de Jesuo monto okupas privilegian postenon. Tri fojojn ĝin oni trovas kiel lokon de manifestiĝo kaj de solene proklamo. La unua estas la Surmonta Parolado kun la proklamo de la beatecoj; sekvas la teofanio de la Transfiguriĝo de Jesuo; kaj fine sur la Olivarba monto okazas la supreniro al la ĉielo. Cetere ĝuste Mateo kaj Marko lokigas la skatologian paroladon de Jesuo.

 
La Olivarba monto en la valo Kidrono, oriente de Jerusalemo.

Simbolismo de la monto redakti

La simbolismo de la monto estas signita per du elementoj, la alto kaj la centro de du dimensioj kiuj efike substrekas pri la serĉo pri la sankto fare de la “homo religiosus” (religia homo). La monto estas vojo por la homo serĉanta la transcendon. La supreniro estas signo de la spirita vokiteco de la homo. Sur la monto la homo povas plibone aŭskulti la voĉon de Dio ĉar tie lia eno povas liberiĝi el falsaj allogoj, kaj en tiaj animaj dispozicioj oni povas resurfacigi mesaĝon antaŭe neglektitan. En la tuta mondo, miloj da porkultaj lokoj sur la montaj kulminoj helpas la religian homon vivi plej intiman sperton de la sankto.

Montaj sanktejoj foje brilas per arto kaj historio aŭ pejzaĝo kaj, pro tio, foje ili estas proklamitaj “Heredaĵo de la homaro” kiel estis decidite por naŭ alpaj sanktejoj de Norda Italio [1].

Eksteraj ligiloj redakti