Fonto laŭ la senco de historioscienco estas io, de kiu oni havas rektan scion pri pasinteco. Oni distingas la fontojn disde la (sekundara) literaturo, kiu estis verkita de historiistoj-kolegoj.

Traktado de Alcaçovas, inko sur pergameno, 1480

Distingoj inter fontoj redakti

Ekstera aspekto redakti

 
Gortyn-kodo, greklingva teksto enskribita sur ŝtono (epigrafiaĵo), 5a jc. a.K.
 
Letero de Friedrich Schiller, 1782
 
Tiu ĉi pentraĵo pri norvega reĝo Haakon (933-959) el la 19a jc. estas fonto ne pri Haakon, sed pri historiumado de la 19a jc.

Principe oni distingas inter aferaj fontoj, bildaj fontoj, abstraktaj fontoj kaj tekstaj fontoj; la disdividoj kaj nomoj povas malsami laŭ la lernolibroj.

Aferaj fontoj estas ekzemple konstruaĵoj kaj artaĵoj, moneroj aŭ iloj, ekzemple pinto de sago, aŭ plugilo. Oni traktas tiujn fontojn precipe en najbaraj kaj subdisciplinoj de historioscienco, kiel arkeologio aŭ la historiaj helpsciencoj.

Bildaj fontoj estas simplaj aŭ artecaj elmontroj; pentraĵo estas ankaŭ konkreta aĵo, sed la bildo sur ĝi havas propran valoron. Arthistorioscienco utiligas bildajn fontojn kaj objekt-artaĵojn kiel fonton por eldiroj pri la socia realeco.

Abstraktaj fontoj ne estas tuŝeblaj, sed sperteblaj pri la socia realeco. Ekzemple je la madagaskara lingvo ekkoneblas ke la prauloj de la nunaj loĝantoj de Madagaskaro venas origine ne el Afriko, sed el Azio. Aŭ popola festo en iu vilaĝo estas abstrakta fonto. Eble ne ekzistas skriba fonto pri la estiĝo, tamen la festo mem estas pruvo por tio ke iam okazis la estiĝo.

Tekstaj fontoj estas origine ligataj al surskribaĵo, sed eblas ilin priumi aparte. La tekstaj fontoj estas por historiisto la plej gravaj.

Proksimeco al evento redakti

Fontojn oni povas prijuĝi ankaŭ laŭ la tempa, persona aŭ alia proksimeco de la fonto-kreinto al la koncerna evento. Estas diferenco ĉu oni priskribas eventon ankoraŭ samtage en taglibro, aŭ jarojn poste en sia aŭtobiografio.

Primara kaj sekundara fontoj redakti

Foje iu (primara) fonto ne plu ekzistas, sed oni povas ekscii la enhavon pri alia (sekundara) fonto, kiu citas el ĝi.

Tradicio kaj restaĵo redakti

Tiu ĉi distingo, veninta ankoraŭ de fama prusa historiisto Droysen, umas kun la diferenco ĉu fonto estis kreita "intence". La vorto "intenco" povas krei konfuzon; ne temas pri la eventuala intenco informi aŭ eĉ trompi la poste vivantajn homojn, aŭ pri intenco, laŭ kiu oni konservas la fontaĵon.

En tradicio-fonto oni raportas pri io, dum la restaĵo restas de iu cetera ago. Tradicio-fonto estas ekzemple parolado, letero, kroniko, kiuj raportas pri io pasinta. La verkinto havis la intencon informi al aliaj homoj pri io. Restaĵo estas ekzemple fakturo, kiu estiĝis per la negocumado inter du komercistoj. Ĝi servas por pruvi la negocon, tial ĝi estis kreita. Sed por posta historiisto ĝi povas servi kiel fonto.

La restaĵo-fonto estas ĝenerale konsiderata kiel pli fidinda ol tradicio-fonto, ĉar parolinto aŭ verkinto povas erari aŭ eĉ volas trompi. Tamen povus esti, por reuzi la ekzemplon, ke la fakturo estis aranĝita jam erarhava aŭ trompa (ekzemple por trompi la tiaman imposton).

Dum kelkaj fontoj kiel fakturoj povas esti rekonataj kiel restaĵo relative facile, la distingo povas dependi ankaŭ de la demando de la historiisto. Letero de persono A al persono B informas ekzemple pri evento. Rilate al la evento, la letero estas tradicio-fonto. Aliflanke, la letero mem estas restaĵo pri la fakto, ke persono A informis al persono B pri io certa je certa tempopunkto. Alivorte: Se la historiisto interesiĝas pri tiu evento, la letero estas tradicio-fonto, se li interesiĝas pri la rilato inter A kaj B, ĝi estas restaĵo.

Labori kun fontoj redakti

La elekto kaj interpretado de fonto devas okazi laŭ certaj reguloj, ekzemple oni devas prijuĝi ĉu aŭtoro estas objektiva aŭ partieca, por prijuĝi la valoron de la eldiroj.

Alirebligo redakti

Fonto-materialo devas esti alirebla, kaj se ĝi ankoraŭ ne estas alirebla pro senordo kaj manko de registrado, tio devas esti farita ankaŭ ol oni povas utiligi la materialon kiel fonton. Per arkivigo, registrado la alirebliganto aŭ alia esploristo povas legi la materialon celrekte kaj poste citi el ĝi.

Uzo en esploro kaj prezento redakti

Historiisto devas esti farinta kelkajn konsiderojn antaŭ ol uzi fonton. La reguloj de fonto-kritiko inkludas ekzemple la demandon ĉu la fonto estas "vera", kiu produktis ĝin ktp.

Fonto estas uzenda en kunteksto kun aliaj fontoj. Fonto-citaĵo en prezento ne rajtas simple montri la (elektitan) fonto-tekston, sed necesas akompano de afera komento kaj interpreto.

Indiko en scienca verko redakti

Fonto-citaĵoj aŭ eldiroj baziĝantaj sur fonto necesigas indikon de la deveno, kun sciigo kiel oni povas retrovi la fonton. Kutime oni uzas la aparaton de anotacioj (ofte realigata per piednotoj). Fine de la scienca verko aperu ne nur bibliografio, sed ankaŭ superrigardo pri la uzitaj fontoj.

Vidu ankaŭ redakti