Anna FRIMAN (1878-1937) estas finna esperantistino, aktivulino de la porblindulara movado.

Anna Friman
Persona informo
Naskiĝo 14-a de julio 1878
en Finnlando Finnlando
Morto 20-a de aprilo 1937
Lingvoj finnaEsperanto
Nacieco finno
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Anna Friman naskiĝis la 14an de julio 1878 kaj blindiĝis jam dum la infanaĝo.

En la jaro 1919 ŝi partoprenis la fondon de la asocio de finnaj blindaj esperantistoj "Steleto", kies prezidantino ŝi estis ĝis 1927, poste ŝi fariĝis sekretario de la asocio, kaj restis en tiu posteno ĝis la morto. En 1923, dum la tria IKBE (Nurnbergo, Germanio), estis fondita Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj (UABE), kaj elektita ties provizora komitato. En tiu komitato Anna Friman estis la dua sekretario. Por 1924 oni anoncis la balotadon pri la definitiva komitato de UABE. La voĉdonado komenciĝis la 1-an de aprilo kaj finiĝis la 30-an de junio en 1924. Oni ricevis 224 voĉdonilojn el 26 ŝtatoj, kaj por Anna Friman estu la dua sekretario de UABE voĉdonis 177 (ne ĉiuj aliaj membroj de la provizora komitato estis elektitaj en la definitiva komitato).

Anna Friman korespondis kun multaj samideanoj diverslandaj ĉefe pri literaturaj temoj kaj mem ŝi publikigis proprajn kontribuojn en Esperanta Ligilo.

Ŝi ankaŭ estis aktiva en la neesperanta porblindulara movado. En 1930 ŝi fondis "la literaturan asocion por blinduloj". La asocio publikigis du revuojn: "Varjojen mailta" ("El la mondo de ombroj") kaj "Finlands blind-organ" ("Blindulorgano de Finnlando"). Anna Friman estis respondeca redaktorino de tiuj revuoj ĝis sia morto. Ankaŭ la brajlan gazeton de la finnaj blinduloj ŝi redaktis dum multaj jaroj. Malmultajn monatojn antaŭ sia forpaso la 20-an de aprilo en la jaro 1937 ŝi ankoraŭ sendis saluton el la malsanulejo al la legantoj de Esperanta-ligilo petante, ke ĉiuj kunlaboru fervore por disvastigi nian internacian lingvon inter la tutmonda blindularo.

Fontoj redakti

Kreitz, Joseph. (1972) “11. La "Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj" (UABE)”, Historio de la Esperanto-Movado inter la Blinduloj en tri brajlaj volumoj (esperante). Barcelono: Imprenta Braille de la Organizacion Nacional de Ciegos.

Kreitz, Joseph. (1981) “Biografio de Anna Friman”, Historio de la Esperanto-Movado inter la Blinduloj en tri brajlaj volumoj (esperante). Esperanto-Blindulligo de Germanujo (EBLOGO).

(1933) Enciklopedio de Esperanto (PDF) (esperante), Budapeŝto: Literatura Mondo. Vidu la artikolon pri Blinduloj (p.86-89).