Anna Katharina Schönkopf

Anna Katharina SCHÖNKOPF (22a de aŭgusto 1746 – 20a de majo 1810)[1] estis filino de vinkomercisto Christian Gottlieb Schönkopf ([ˈkrɪstiːaːn ˈgɔtliːp...]; 1716-1791)[2] kaj de lia edzino Katharina Sibylla ([...zyːˈbɪlaː...]), denaske Hauck ([ˈhaʊk]; 1714-1790).[2] Juna Johann Wolfgang Goethe, kiu tiam studis en Leipzig el 1765 ĝis 1768, enamiĝis al ŝi en 1766.[3] Tiu amafero finiĝis post du jaroj laŭ komuna konsento. La efervesko de sentoj dum tiuj jaroj influis la skribostilon de Goethe; antaŭe liaj poezioj estis verkitaj en vera stilo de rokoko, sed nun la tono iĝis pli libera kaj sturma. Kolekto de 19 poemoj, kopiitaj kaj ilustritaj de lia amiko Ernst Wolfgang Behrisch, konsistigis la libron Annettenlieder.

Anna Katharina Schönkopf
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1746 (1746-08-22)
en Leipzig
Morto 21-an de majo 1810 (1810-05-21) (63-jaraĝa)
en Leipzig
Tombo Individual monuments of cemetery Alter Johannisfriedhof, Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Notoj redakti

  1. Die kleine Enzyklopädie. Volume 2. Encyclios publishers, Zurich 1950, p. 559
  2. 2,0 2,1 Karl Robert Mandelkow kaj aliaj: Goethes Briefe. 2a eldono. Vol. 1: Briefe der Jahre 1764-1786. Christian Wegner, Hamburg 1968, p. 551
  3. Kanne, Anna Katharina. XS4ALL, 26a de decembro, 2008, Alirita la 5an de majo, 2011.