Anna Pentus
Anna PENTUS estas rusia matematikisto, kiu laboras en la Moskva ŝtata universitato.
Anna Pentus | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Inter ŝiaj hobioj estas klasika muziko kaj ĉambra muziko de la baroka epoko, kaj lingvoj. Ŝi okupiĝas pri programado kaj eldonaj teknologioj.
Ŝi estas kunlaboranto de la gazetoj Monato, La Ondo de Esperanto kaj Beletra Almanako. En Esperantujo kaj en sia labora kariero ŝi kunlaboras kun Mati Pentus.