Annikki Rannisto
Annikki RANNISTO (pli bone konata per ŝia dua persona nomo Hilkka Rannisto), n. 1913, m. 13-an de septembro 1996, estis finna esperantisto. Ŝi lernis esperanton en 1943. Profesie ŝi laboris kiel oficistino en metalfabriko Lokomo en Tampere. Ŝi estis vicdelegito ekde 1953), poste delegito (1977-1991) kaj turisma fakdelegito en Tampereo, estrarano de la Esperanto-klubo Antaŭen dum 47 jaroj kaj UEA-membro dum duona jarcento.
Annikki Rannisto | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1913 |
Morto | 13-an de septembro 1996 (83-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Finnlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |