Emocio, anticipado, atendado, esperado de iu okazonta ĝojo. Multaj konsideras ĝin unu el la plej belaj ĝojoj. En sia fama verko, ’La Eta PrincoAntoine de Saint-Exupéry tre precize priskribas la senton de antaŭĝojo:

Citaĵo
 La morgaŭan tagon la eta princo revenis.

- Prefere vi revenu ĉiam je la sama horo, diris la vulpo. Se ekzemple vi venos je la kvara posttagmeze, mi komencos esti feliĉa ekde la tria. Ju pli antaŭen pasos la tempo, des pli feliĉa mi sentos min. Jam je la kvara mi estos tremetanta kaj maltrankvila; mi malkovros la valoron de la feliĉo! Sed, se vi venos iam ajn, mi neniam scios por kiu horo prepari mian koron al feliĉo...

Ritoj necesas... 
— fino de citaĵo

Iasence oni povus konsideri la antaŭpreparojn de kelkaj religioj pri iu ĝoja evento, kiel antaŭĝojo. Ĉe la kristanoj tiaspeca festa prepariĝo estas la Advento antaŭ Kristnasko.