Antal Győrffy
GYŐRFFY Antal [djoe:rfi] estis hungara aktoro, teatrestro naskita en Gyergyóremete en 1831 kaj mortinta en Rozsnyó la 22-an de marto 1875 .
Antal Győrffy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1831 en Remetea |
Morto | 22-an de marto 1875 (44-jaraĝa) en Rožňava |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kariero
redaktiLi debutis en 1850 kaj post dek jaroj li iĝis teatrestro. Li vizitis kun sia trupo ĉefe la urbetojn de Transilvanio. Li estis unu al la teatrestroj, kiuj fiksis la salajron de aktoroj en kontrakto. Lia edzino estis Erzsébet Perassino (n. Udine, 3-a de decembro 1841 – m. Újpest, 14-a de aŭgusto 1907). En 1873 oni disigis la trupon kaj ili dungiĝis al trupo de Gusztáv Hubay.
Fonto
redakti- Magyar Színházművészeti Lexikon