Antanas Bartninkas

Antanas Bartninkas (naskiĝis la 30-an de majo 1924 en Prienai, mortis la 27-an de marto 1977) estis aktiva litova esperantisto. Studis litovan lingvon kaj literaturon. En 1951 li komencis labori en Libropalaco kiel bibliografo, scienca sekretario, fakestro. En litovaj gazetoj kaj revuoj aperigis dekkelk artikolojn pri bibliografiaj problemoj, libroforme - du beletrajn rakontojn tradukitajn el la franca. Esperantiĝis memstare. Kompilis 4 eseojn, 9 prozaĵojn. Kelkaj tradukoj aperis en "Unuiĝo literatura" (1967, 1969), en "Amikeco" (kajero 3a).

Antanas Bartninkas
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1924
en Prienai
Morto 27-an de marto 1977
Lingvoj Esperanto
Nacieco litova
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Fonto redakti