Antarkta ralo
La Antarkta ralo (laŭ la latina scienca nomo Rallus antarcticus kvankam evidente ĝi ne loĝas en Antarkto kaj nur en proksimaj mondopartoj, nomita ankaŭ Aŭstrala ralo) estas birdospecio de la familio Raledoj kaj genro Ralo (Rallus). Ĝi estas endemio de plej suda Ĉilio kaj ĉefe Argentino.[1][2][3] Tiu birdo estas tipa mezgranda ralo kun fortika korpo, mallongega vosto kaj longeca beko.
Antarkta ralo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Antarkta ralo, Rallus antarcticus
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Taksonomio kaj sistematiko
redaktiKelkaj fakuloj konsideris la aŭstralan ralon kiel samspecia kun la Virginia ralo (R. limicola) sed ilia traktado ne estis amplekse akceptita. La specio estas monotipa.[1][2][4][5]
Aspekto
redaktiLa Antarkta ralo estas ĉirkaŭ 20 cm longa. Plenkreskuloj havas svage brunajn suprajn partojn kun sablokoloraj nigraj centroj en la dorsaj plumoj. Iliaj vizaĝo kaj gorĝo estas grizaj, ilia brusto olivbruna, kaj iliaj flankoj striecaj nigrablanke. En la beko estas klara kontrasto inter la nigra maksilo kaj la brilruĝa mandiblo. Junuloj estas similaj kun aldono de fulgaj pintoj sur la brustplumoj kaj blanka gorĝo.[6]
Distribuado kaj habitato
redaktiLa Aŭstrala ralo estas dise disvastigita en la regiono Magallanes de suda Ĉilio kaj en suda Argentino inter la provincoj Río Negro kaj Santa Cruz. Ĝi antaŭe ekzistis same longe norde kiel Santiago, Ĉilio, kaj Bonaero, Argentino. Ĝi ankaŭ estis registrita kiel vaganto sur la Malvinoj. Ĝi estas trovebla plejparte proksime de la marbordo kie ĝi enloĝas malsekajn kampojn kaj herbejojn, junkajn lagbordojn, kaj kanejojn.[6][7]
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin (August 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
- ↑ 2,0 2,1 HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- ↑ BirdLife International (2021). "Bogota Rail Rallus semiplumbeus". IUCN Red List of Threatened Species. 2021: e.T22692482A199129240. Alirita la 23an de Novembro 2022.
- ↑ Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elŝutita el [2] Alirita la 10an de Novembro, 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [3] Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ 6,0 6,1 Taylor, B., P. F. D. Boesman, E. de Juana, kaj C. J. Sharpe (2020). Austral Rail (Rallus antarcticus), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Eldonistoj). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [4] Alirita la 23an de Novembro, 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [5] Alirita la 24an de Julio, 2022