Antigvo kaj Barbudo en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Antigvo kaj Barbudo en la Olimpikoj ekde la jaro 1976 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis antigvaj kaj barbudaj partoprenantoj.

Antigvo kaj Barbudo en la Olimpikoj

Flago de Antigvo kaj Barbudo
IOK-kodo  ANT
NOK Olimpika Asocio de Antigvo kaj Barbudo
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
vdr
la kuristo Cejhae Greene jen tute maldekstre en la 100-metra sprinto de la olimpiko 2016
kaj jen, denove tute maldekstre, en la 100-metra sprinto de la olimpiko 2020

La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.

Kunordigas la teamon la Antigva kaj Barbuda Olimpika Komitato, kiu fondiĝis en 1966, post kiam la olimpika komitato de la Federacio de Karibaj Insuloj malfondiĝis. Ĝi oficialiĝis en 1976, ĝustatempe antaŭ la unua apero de la antigva kaj barbuda teamo en la somera Olimpiko 1976 en Montrealo

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti